Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Germana Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur tiun aldonu
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur tiun forigu
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur tiun forigu
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Angla 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur tiun aldonu

John Ellerton,
Forpasis tiu tag', Sinjoro

 

John Ellerton,
Ni estis ja en mano Dia

 

John Ellerton,
Finiĝas nun alia tago

 
tradukita de Frieder Weigold   tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de William John Downes
 
1. Forpasis tiu tag', Sinjoro,   1. Ni estis ja en mano Dia,   1. Finiĝas nun alia tago,
Kaj profundiĝas la senlum'.   dum brilis super ni la Sun'.   jam venis la vespera hor'.
Vi gardis nin de ajn doloro.   Protektu nin per mano Via   Kunvenis ni por adorago
Nin gardu ankaŭ dum noktum'!   dumnokte, Dio, ankaŭ nun!   plaĉanta al la Di-Sinjor'
 
2. Ni rotacias en la tagon.   2. La ter' cirkulas ĝis la veno   2. Ni dankas Vin, Savanto nia,
En nokta paco dormas ni.   de l' nova tag', ripozas ni   ke sur la tuta mond-teren'
Kaj portas lumon trans la maro   dum tiu nokt' en Via beno1)   la sankta eklezio Via
La suno, kie brilas ĝi.   ĝis la mateno, kara Di'.   staradas firme ĉe posten'.
 
3. Senĉese kiel la mateno   3. Nun kiam en malhel' fordronas   3. Ruliĝas tero, brilas lumo
Briladas super tera rond',   la Sun' en tiu ĉi vesper',   de ne-ĉesanta maten-glor'.
Eksonas laŭdo pro la beno   multvoĉe Via laŭdo sonas   Leviĝas laŭdo, preĝ-parfumo
Al ĉiu sur la vasta mond'.   alialoke sur la Ter'.   konstante, kiel dolĉ-odor'.
 
4. La suno, kiu ĵus subiris,   4. Ĉar kiel estas ĉirkaŭanta   4. Ekdormas ni post sun-subiro;
Ja brilas en plu fora land'!   la Teron lumo de l' maten',   gefratoj en la okcident'
La gloron, kiun ni admiris,   senĉese estas plusonanta   vekiĝas kun novtag-aspiro
Anoncas plu preĝada kant'.   preĝado de la homoj jen.   Vin glori per viv-elokvent'.
 
5. Pereas regnoj. Tiel estu!   5. Ja estas, Dio ĉiopova,   5. Formortos mondaj imperioj,
Kaj sole staras via tron',   senlima Via regno, nin   sed Via regno kreskos plu.
Ke sole via regno restu   konduku al la tago nova   Al Vi sin cedos dinastioj,
Je fina tag' sub unu kron'.   en Via regno je la fin'!   Venkinto estos vi, Jesu'!
 
Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Frieder Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi
tradukon de la kanto en 2008-11-06 de
sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12,
D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris
la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold
verkis tiun tradukon - kiel li diris al
mi - laŭ la germanigo farita de s-ro
Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla
en la germana katolika kant-libro "Gotteslob"
(= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova
eldono. La teksto kun la muzik-notoj
troveblas ankaŭ en la retejo
http://www.documentacatholicaomnia.
u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves
er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf
.
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2004-01-10.

 
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de William John Downes (*1892
- †1987).

Tiu ĉi traduko aperis en la Ekumena
Diserva Libro "Adoru", eldonita en 2001
de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
(IKUE) kaj Kristana Esperanta Esperanto-Ligo
(KELI), kanto numero 153.
 
    1) aŭ: dankante Vin pro Via beno, Vin
adorante, kara Di'.