Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur tiun forigu
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur tiun forigu
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Angla 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur tiun aldonu
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Germana Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur tiun aldonu

John Ellerton,
Forpasis tiu tag', Sinjoro

 

John Ellerton,
Ni estis ja en mano Dia

 
tradukita de Frieder Weigold   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Forpasis tiu tag', Sinjoro,   1. Ni estis ja en mano Dia,
Kaj profundiĝas la senlum'.   dum brilis super ni la Sun'.
Vi gardis nin de ajn doloro.   Protektu nin per mano Via
Nin gardu ankaŭ dum noktum'!   dumnokte, Dio, ankaŭ nun!
 
2. Ni rotacias en la tagon.   2. La ter' cirkulas ĝis la veno
En nokta paco dormas ni.   de l' nova tag', ripozas ni
Kaj portas lumon trans la maro   dum tiu nokt' en Via beno1)
La suno, kie brilas ĝi.   ĝis la mateno, kara Di'.
 
3. Senĉese kiel la mateno   3. Nun kiam en malhel' fordronas
Briladas super tera rond',   la Sun' en tiu ĉi vesper',
Eksonas laŭdo pro la beno   multvoĉe Via laŭdo sonas
Al ĉiu sur la vasta mond'.   alialoke sur la Ter'.
 
4. La suno, kiu ĵus subiris,   4. Ĉar kiel estas ĉirkaŭanta
Ja brilas en plu fora land'!   la Teron lumo de l' maten',
La gloron, kiun ni admiris,   senĉese estas plusonanta
Anoncas plu preĝada kant'.   preĝado de la homoj jen.
 
5. Pereas regnoj. Tiel estu!   5. Ja estas, Dio ĉiopova,
Kaj sole staras via tron',   senlima Via regno, nin
Ke sole via regno restu   konduku al la tago nova
Je fina tag' sub unu kron'.   en Via regno je la fin'!
 
Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Frieder Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi
tradukon de la kanto en 2008-11-06 de
sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12,
D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris
la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold
verkis tiun tradukon - kiel li diris al
mi - laŭ la germanigo farita de s-ro
Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla
en la germana katolika kant-libro "Gotteslob"
(= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova
eldono. La teksto kun la muzik-notoj
troveblas ankaŭ en la retejo
http://www.documentacatholicaomnia.
u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves
er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf
.
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2004-01-10.

 
 
    1) aŭ: dankante Vin pro Via beno, Vin
adorante, kara Di'.