
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Raymund Weber | Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] | Germana | Arg-256-130 | 2008-11-08 15:30 Manfred | nur tiun aldonu | |
| William John Downes | Finiĝas nun alia tago | Esperanto | Arg-302-130 | 2004-02-04 11:38 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Frieder Weigold | Forpasis tiu tag', Sinjoro | Esperanto | Arg-932-130 | 2008-11-08 14:22 Manfred | nur tiun forigu | |
| Manfredo Ratislavo | Ni estis ja en mano Dia | Esperanto | 2004-01-10 | Arg-257-130 | 2008-11-08 00:42 Manfred | nur tiun aldonu |
| John Ellerton | * The day Thou gavest, Lord, is ended | Angla | 1870 | Arg-255-130 | 2008-11-08 14:47 Manfred | nur tiun aldonu |
John Ellerton, |
| tradukita de Frieder Weigold |
| 1. Forpasis tiu tag', Sinjoro, |
| Kaj profundiĝas la senlum'. |
| Vi gardis nin de ajn doloro. |
| Nin gardu ankaŭ dum noktum'! |
| 2. Ni rotacias en la tagon. |
| En nokta paco dormas ni. |
| Kaj portas lumon trans la maro |
| La suno, kie brilas ĝi. |
| 3. Senĉese kiel la mateno |
| Briladas super tera rond', |
| Eksonas laŭdo pro la beno |
| Al ĉiu sur la vasta mond'. |
| 4. La suno, kiu ĵus subiris, |
| Ja brilas en plu fora land'! |
| La gloron, kiun ni admiris, |
| Anoncas plu preĝada kant'. |
| 5. Pereas regnoj. Tiel estu! |
| Kaj sole staras via tron', |
| Ke sole via regno restu |
| Je fina tag' sub unu kron'. |
| Traduko de la Angla poemo "The day Thou gavest, Lord, is ended" de John Ellerton (*1826-12-16 - †1893-06-15) en Esperanton de Frieder Weigold. Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi tradukon de la kanto en 2008-11-06 de sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12, D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold verkis tiun tradukon - kiel li diris al mi - laŭ la germanigo farita de s-ro Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla en la germana katolika kant-libro "Gotteslob" (= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova eldono. La teksto kun la muzik-notoj troveblas ankaŭ en la retejo http://www.documentacatholicaomnia. u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf. |