Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Germana Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur tiun aldonu
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur tiun forigu
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur tiun forigu
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Angla 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur tiun aldonu

John Ellerton,
Finiĝas nun alia tago

 

John Ellerton,
Forpasis tiu tag', Sinjoro

 

John Ellerton,
Ni estis ja en mano Dia

 
tradukita de William John Downes   tradukita de Frieder Weigold   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Finiĝas nun alia tago,   1. Forpasis tiu tag', Sinjoro,   1. Ni estis ja en mano Dia,
jam venis la vespera hor'.   Kaj profundiĝas la senlum'.   dum brilis super ni la Sun'.
Kunvenis ni por adorago   Vi gardis nin de ajn doloro.   Protektu nin per mano Via
plaĉanta al la Di-Sinjor'   Nin gardu ankaŭ dum noktum'!   dumnokte, Dio, ankaŭ nun!
 
2. Ni dankas Vin, Savanto nia,   2. Ni rotacias en la tagon.   2. La ter' cirkulas ĝis la veno
ke sur la tuta mond-teren'   En nokta paco dormas ni.   de l' nova tag', ripozas ni
la sankta eklezio Via   Kaj portas lumon trans la maro   dum tiu nokt' en Via beno1)
staradas firme ĉe posten'.   La suno, kie brilas ĝi.   ĝis la mateno, kara Di'.
 
3. Ruliĝas tero, brilas lumo   3. Senĉese kiel la mateno   3. Nun kiam en malhel' fordronas
de ne-ĉesanta maten-glor'.   Briladas super tera rond',   la Sun' en tiu ĉi vesper',
Leviĝas laŭdo, preĝ-parfumo   Eksonas laŭdo pro la beno   multvoĉe Via laŭdo sonas
konstante, kiel dolĉ-odor'.   Al ĉiu sur la vasta mond'.   alialoke sur la Ter'.
 
4. Ekdormas ni post sun-subiro;   4. La suno, kiu ĵus subiris,   4. Ĉar kiel estas ĉirkaŭanta
gefratoj en la okcident'   Ja brilas en plu fora land'!   la Teron lumo de l' maten',
vekiĝas kun novtag-aspiro   La gloron, kiun ni admiris,   senĉese estas plusonanta
Vin glori per viv-elokvent'.   Anoncas plu preĝada kant'.   preĝado de la homoj jen.
 
5. Formortos mondaj imperioj,   5. Pereas regnoj. Tiel estu!   5. Ja estas, Dio ĉiopova,
sed Via regno kreskos plu.   Kaj sole staras via tron',   senlima Via regno, nin
Al Vi sin cedos dinastioj,   Ke sole via regno restu   konduku al la tago nova
Venkinto estos vi, Jesu'!   Je fina tag' sub unu kron'.   en Via regno je la fin'!
 
Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de William John Downes (*1892
- †1987).

Tiu ĉi traduko aperis en la Ekumena
Diserva Libro "Adoru", eldonita en 2001
de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
(IKUE) kaj Kristana Esperanta Esperanto-Ligo
(KELI), kanto numero 153.
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Frieder Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi
tradukon de la kanto en 2008-11-06 de
sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12,
D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris
la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold
verkis tiun tradukon - kiel li diris al
mi - laŭ la germanigo farita de s-ro
Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla
en la germana katolika kant-libro "Gotteslob"
(= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova
eldono. La teksto kun la muzik-notoj
troveblas ankaŭ en la retejo
http://www.documentacatholicaomnia.
u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves
er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf
.
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2004-01-10.

 
 
        1) aŭ: dankante Vin pro Via beno, Vin
adorante, kara Di'.