Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Germana Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur tiun aldonu
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur tiun forigu
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur tiun aldonu
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Angla 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur tiun aldonu

John Ellerton,
Finiĝas nun alia tago

 

John Ellerton,
Forpasis tiu tag', Sinjoro

 
tradukita de William John Downes   tradukita de Frieder Weigold
 
1. Finiĝas nun alia tago,   1. Forpasis tiu tag', Sinjoro,
jam venis la vespera hor'.   Kaj profundiĝas la senlum'.
Kunvenis ni por adorago   Vi gardis nin de ajn doloro.
plaĉanta al la Di-Sinjor'   Nin gardu ankaŭ dum noktum'!
 
2. Ni dankas Vin, Savanto nia,   2. Ni rotacias en la tagon.
ke sur la tuta mond-teren'   En nokta paco dormas ni.
la sankta eklezio Via   Kaj portas lumon trans la maro
staradas firme ĉe posten'.   La suno, kie brilas ĝi.
 
3. Ruliĝas tero, brilas lumo   3. Senĉese kiel la mateno
de ne-ĉesanta maten-glor'.   Briladas super tera rond',
Leviĝas laŭdo, preĝ-parfumo   Eksonas laŭdo pro la beno
konstante, kiel dolĉ-odor'.   Al ĉiu sur la vasta mond'.
 
4. Ekdormas ni post sun-subiro;   4. La suno, kiu ĵus subiris,
gefratoj en la okcident'   Ja brilas en plu fora land'!
vekiĝas kun novtag-aspiro   La gloron, kiun ni admiris,
Vin glori per viv-elokvent'.   Anoncas plu preĝada kant'.
 
5. Formortos mondaj imperioj,   5. Pereas regnoj. Tiel estu!
sed Via regno kreskos plu.   Kaj sole staras via tron',
Al Vi sin cedos dinastioj,   Ke sole via regno restu
Venkinto estos vi, Jesu'!   Je fina tag' sub unu kron'.
 
Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de William John Downes (*1892
- †1987).

Tiu ĉi traduko aperis en la Ekumena
Diserva Libro "Adoru", eldonita en 2001
de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
(IKUE) kaj Kristana Esperanta Esperanto-Ligo
(KELI), kanto numero 153.
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Frieder Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi
tradukon de la kanto en 2008-11-06 de
sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12,
D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris
la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold
verkis tiun tradukon - kiel li diris al
mi - laŭ la germanigo farita de s-ro
Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla
en la germana katolika kant-libro "Gotteslob"
(= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova
eldono. La teksto kun la muzik-notoj
troveblas ankaŭ en la retejo
http://www.documentacatholicaomnia.
u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves
er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf
.