Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Germana Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur tiun aldonu
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur tiun forigu
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur tiun forigu
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Angla 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur tiun aldonu

John Ellerton,
Finiĝas nun alia tago

 

John Ellerton,
Ni estis ja en mano Dia

 

John Ellerton,
Forpasis tiu tag', Sinjoro

 
tradukita de William John Downes   tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Frieder Weigold
 
1. Finiĝas nun alia tago,   1. Ni estis ja en mano Dia,   1. Forpasis tiu tag', Sinjoro,
jam venis la vespera hor'.   dum brilis super ni la Sun'.   Kaj profundiĝas la senlum'.
Kunvenis ni por adorago   Protektu nin per mano Via   Vi gardis nin de ajn doloro.
plaĉanta al la Di-Sinjor'   dumnokte, Dio, ankaŭ nun!   Nin gardu ankaŭ dum noktum'!
 
2. Ni dankas Vin, Savanto nia,   2. La ter' cirkulas ĝis la veno   2. Ni rotacias en la tagon.
ke sur la tuta mond-teren'   de l' nova tag', ripozas ni   En nokta paco dormas ni.
la sankta eklezio Via   dum tiu nokt' en Via beno1)   Kaj portas lumon trans la maro
staradas firme ĉe posten'.   ĝis la mateno, kara Di'.   La suno, kie brilas ĝi.
 
3. Ruliĝas tero, brilas lumo   3. Nun kiam en malhel' fordronas   3. Senĉese kiel la mateno
de ne-ĉesanta maten-glor'.   la Sun' en tiu ĉi vesper',   Briladas super tera rond',
Leviĝas laŭdo, preĝ-parfumo   multvoĉe Via laŭdo sonas   Eksonas laŭdo pro la beno
konstante, kiel dolĉ-odor'.   alialoke sur la Ter'.   Al ĉiu sur la vasta mond'.
 
4. Ekdormas ni post sun-subiro;   4. Ĉar kiel estas ĉirkaŭanta   4. La suno, kiu ĵus subiris,
gefratoj en la okcident'   la Teron lumo de l' maten',   Ja brilas en plu fora land'!
vekiĝas kun novtag-aspiro   senĉese estas plusonanta   La gloron, kiun ni admiris,
Vin glori per viv-elokvent'.   preĝado de la homoj jen.   Anoncas plu preĝada kant'.
 
5. Formortos mondaj imperioj,   5. Ja estas, Dio ĉiopova,   5. Pereas regnoj. Tiel estu!
sed Via regno kreskos plu.   senlima Via regno, nin   Kaj sole staras via tron',
Al Vi sin cedos dinastioj,   konduku al la tago nova   Ke sole via regno restu
Venkinto estos vi, Jesu'!   en Via regno je la fin'!   Je fina tag' sub unu kron'.
 
Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de William John Downes (*1892
- †1987).

Tiu ĉi traduko aperis en la Ekumena
Diserva Libro "Adoru", eldonita en 2001
de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
(IKUE) kaj Kristana Esperanta Esperanto-Ligo
(KELI), kanto numero 153.
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2004-01-10.

 
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Frieder Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi
tradukon de la kanto en 2008-11-06 de
sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12,
D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris
la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold
verkis tiun tradukon - kiel li diris al
mi - laŭ la germanigo farita de s-ro
Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla
en la germana katolika kant-libro "Gotteslob"
(= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova
eldono. La teksto kun la muzik-notoj
troveblas ankaŭ en la retejo
http://www.documentacatholicaomnia.
u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves
er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf
.
 
    1) aŭ: dankante Vin pro Via beno, Vin
adorante, kara Di'.