Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Angla 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur tiun forigu
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur tiun aldonu
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur tiun forigu
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Germana Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur tiun aldonu

John Ellerton,
Finiĝas nun alia tago

 

John Ellerton,
The day Thou gavest, Lord, is ended

 

John Ellerton,
Ni estis ja en mano Dia

 
tradukita de William John Downes       tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Finiĝas nun alia tago,   1. The day Thou gavest, Lord, is ended,   1. Ni estis ja en mano Dia,
jam venis la vespera hor'.   The darkness falls at Thy behest;   dum brilis super ni la Sun'.
Kunvenis ni por adorago   To Thee our morning hymns ascended,   Protektu nin per mano Via
plaĉanta al la Di-Sinjor'   Thy praise shall sanctify our rest.   dumnokte, Dio, ankaŭ nun!
 
2. Ni dankas Vin, Savanto nia,   2. We thank Thee that Thy church, unsleeping,   2. La ter' cirkulas ĝis la veno
ke sur la tuta mond-teren'   While earth rolls onward into light,   de l' nova tag', ripozas ni
la sankta eklezio Via   Through all the world her watch is keeping,   dum tiu nokt' en Via beno1)
staradas firme ĉe posten'.   And rests not now by day or night.   ĝis la mateno, kara Di'.
 
3. Ruliĝas tero, brilas lumo   3. As o’er each continent and island   3. Nun kiam en malhel' fordronas
de ne-ĉesanta maten-glor'.   The dawn leads on another day,   la Sun' en tiu ĉi vesper',
Leviĝas laŭdo, preĝ-parfumo   The voice of prayer is never silent,   multvoĉe Via laŭdo sonas
konstante, kiel dolĉ-odor'.   Nor dies the strain of praise away.   alialoke sur la Ter'.
 
4. Ekdormas ni post sun-subiro;   4. The sun that bids us rest is waking   4. Ĉar kiel estas ĉirkaŭanta
gefratoj en la okcident'   Our brethren ’neath the western sky,   la Teron lumo de l' maten',
vekiĝas kun novtag-aspiro   And hour by hour fresh lips are making   senĉese estas plusonanta
Vin glori per viv-elokvent'.   Thy wondrous doings heard on high.   preĝado de la homoj jen.
 
5. Formortos mondaj imperioj,   5. So be it, Lord; Thy throne shall never,   5. Ja estas, Dio ĉiopova,
sed Via regno kreskos plu.   Like earth’s proud empires, pass away:   senlima Via regno, nin
Al Vi sin cedos dinastioj,   Thy kingdom stands, and grows forever,   konduku al la tago nova
Venkinto estos vi, Jesu'!   Till all Thy creatures own Thy sway.   en Via regno je la fin'!
 
Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de William John Downes (*1892
- †1987).

Tiu ĉi traduko aperis en la Ekumena
Diserva Libro "Adoru", eldonita en 2001
de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
(IKUE) kaj Kristana Esperanta Esperanto-Ligo
(KELI), kanto numero 153.
  Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas John
Ellerton (*1826-12-16 - †1893-06-15),
publikigita 1870.

Information about the author can be found
on the website
http://www.cyberhymnal.org/bio/e/l/l/ellerton_j.htm.
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2004-01-10.

 
 
        1) aŭ: dankante Vin pro Via beno, Vin
adorante, kara Di'.