Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Germana Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur tiun aldonu
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur tiun forigu
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur tiun forigu
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Angla 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur tiun aldonu

John Ellerton,
Ni estis ja en mano Dia

 

John Ellerton,
Finiĝas nun alia tago

 

John Ellerton,
Forpasis tiu tag', Sinjoro

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de William John Downes   tradukita de Frieder Weigold
 
1. Ni estis ja en mano Dia,   1. Finiĝas nun alia tago,   1. Forpasis tiu tag', Sinjoro,
dum brilis super ni la Sun'.   jam venis la vespera hor'.   Kaj profundiĝas la senlum'.
Protektu nin per mano Via   Kunvenis ni por adorago   Vi gardis nin de ajn doloro.
dumnokte, Dio, ankaŭ nun!   plaĉanta al la Di-Sinjor'   Nin gardu ankaŭ dum noktum'!
 
2. La ter' cirkulas ĝis la veno   2. Ni dankas Vin, Savanto nia,   2. Ni rotacias en la tagon.
de l' nova tag', ripozas ni   ke sur la tuta mond-teren'   En nokta paco dormas ni.
dum tiu nokt' en Via beno1)   la sankta eklezio Via   Kaj portas lumon trans la maro
ĝis la mateno, kara Di'.   staradas firme ĉe posten'.   La suno, kie brilas ĝi.
 
3. Nun kiam en malhel' fordronas   3. Ruliĝas tero, brilas lumo   3. Senĉese kiel la mateno
la Sun' en tiu ĉi vesper',   de ne-ĉesanta maten-glor'.   Briladas super tera rond',
multvoĉe Via laŭdo sonas   Leviĝas laŭdo, preĝ-parfumo   Eksonas laŭdo pro la beno
alialoke sur la Ter'.   konstante, kiel dolĉ-odor'.   Al ĉiu sur la vasta mond'.
 
4. Ĉar kiel estas ĉirkaŭanta   4. Ekdormas ni post sun-subiro;   4. La suno, kiu ĵus subiris,
la Teron lumo de l' maten',   gefratoj en la okcident'   Ja brilas en plu fora land'!
senĉese estas plusonanta   vekiĝas kun novtag-aspiro   La gloron, kiun ni admiris,
preĝado de la homoj jen.   Vin glori per viv-elokvent'.   Anoncas plu preĝada kant'.
 
5. Ja estas, Dio ĉiopova,   5. Formortos mondaj imperioj,   5. Pereas regnoj. Tiel estu!
senlima Via regno, nin   sed Via regno kreskos plu.   Kaj sole staras via tron',
konduku al la tago nova   Al Vi sin cedos dinastioj,   Ke sole via regno restu
en Via regno je la fin'!   Venkinto estos vi, Jesu'!   Je fina tag' sub unu kron'.
 
Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2004-01-10.

 
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de William John Downes (*1892
- †1987).

Tiu ĉi traduko aperis en la Ekumena
Diserva Libro "Adoru", eldonita en 2001
de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
(IKUE) kaj Kristana Esperanta Esperanto-Ligo
(KELI), kanto numero 153.
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Frieder Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi
tradukon de la kanto en 2008-11-06 de
sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12,
D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris
la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold
verkis tiun tradukon - kiel li diris al
mi - laŭ la germanigo farita de s-ro
Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla
en la germana katolika kant-libro "Gotteslob"
(= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova
eldono. La teksto kun la muzik-notoj
troveblas ankaŭ en la retejo
http://www.documentacatholicaomnia.
u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves
er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf
.
 
1) aŭ: dankante Vin pro Via beno, Vin
adorante, kara Di'.