Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur tiun forigu
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur tiun aldonu
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Angla 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur tiun aldonu
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Germana Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur tiun aldonu

John Ellerton,
Ni estis ja en mano Dia

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Ni estis ja en mano Dia,
dum brilis super ni la Sun'.
Protektu nin per mano Via
dumnokte, Dio, ankaŭ nun!
 
2. La ter' cirkulas ĝis la veno
de l' nova tag', ripozas ni
dum tiu nokt' en Via beno1)
ĝis la mateno, kara Di'.
 
3. Nun kiam en malhel' fordronas
la Sun' en tiu ĉi vesper',
multvoĉe Via laŭdo sonas
alialoke sur la Ter'.
 
4. Ĉar kiel estas ĉirkaŭanta
la Teron lumo de l' maten',
senĉese estas plusonanta
preĝado de la homoj jen.
 
5. Ja estas, Dio ĉiopova,
senlima Via regno, nin
konduku al la tago nova
en Via regno je la fin'!
 
Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2004-01-10.
 
1) aŭ: dankante Vin pro Via beno, Vin
adorante, kara Di'.