Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Germana Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur tiun aldonu
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur tiun forigu
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur tiun aldonu
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Angla 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur tiun forigu

John Ellerton,
The day Thou gavest, Lord, is ended

 

John Ellerton,
Finiĝas nun alia tago

 

John Ellerton,
Forpasis tiu tag', Sinjoro

 
    tradukita de William John Downes   tradukita de Frieder Weigold
 
1. The day Thou gavest, Lord, is ended,   1. Finiĝas nun alia tago,   1. Forpasis tiu tag', Sinjoro,
The darkness falls at Thy behest;   jam venis la vespera hor'.   Kaj profundiĝas la senlum'.
To Thee our morning hymns ascended,   Kunvenis ni por adorago   Vi gardis nin de ajn doloro.
Thy praise shall sanctify our rest.   plaĉanta al la Di-Sinjor'   Nin gardu ankaŭ dum noktum'!
 
2. We thank Thee that Thy church, unsleeping,   2. Ni dankas Vin, Savanto nia,   2. Ni rotacias en la tagon.
While earth rolls onward into light,   ke sur la tuta mond-teren'   En nokta paco dormas ni.
Through all the world her watch is keeping,   la sankta eklezio Via   Kaj portas lumon trans la maro
And rests not now by day or night.   staradas firme ĉe posten'.   La suno, kie brilas ĝi.
 
3. As o’er each continent and island   3. Ruliĝas tero, brilas lumo   3. Senĉese kiel la mateno
The dawn leads on another day,   de ne-ĉesanta maten-glor'.   Briladas super tera rond',
The voice of prayer is never silent,   Leviĝas laŭdo, preĝ-parfumo   Eksonas laŭdo pro la beno
Nor dies the strain of praise away.   konstante, kiel dolĉ-odor'.   Al ĉiu sur la vasta mond'.
 
4. The sun that bids us rest is waking   4. Ekdormas ni post sun-subiro;   4. La suno, kiu ĵus subiris,
Our brethren ’neath the western sky,   gefratoj en la okcident'   Ja brilas en plu fora land'!
And hour by hour fresh lips are making   vekiĝas kun novtag-aspiro   La gloron, kiun ni admiris,
Thy wondrous doings heard on high.   Vin glori per viv-elokvent'.   Anoncas plu preĝada kant'.
 
5. So be it, Lord; Thy throne shall never,   5. Formortos mondaj imperioj,   5. Pereas regnoj. Tiel estu!
Like earth’s proud empires, pass away:   sed Via regno kreskos plu.   Kaj sole staras via tron',
Thy kingdom stands, and grows forever,   Al Vi sin cedos dinastioj,   Ke sole via regno restu
Till all Thy creatures own Thy sway.   Venkinto estos vi, Jesu'!   Je fina tag' sub unu kron'.
 
Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas John
Ellerton (*1826-12-16 - †1893-06-15),
publikigita 1870.

Information about the author can be found
on the website
http://www.cyberhymnal.org/bio/e/l/l/ellerton_j.htm.
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de William John Downes (*1892
- †1987).

Tiu ĉi traduko aperis en la Ekumena
Diserva Libro "Adoru", eldonita en 2001
de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
(IKUE) kaj Kristana Esperanta Esperanto-Ligo
(KELI), kanto numero 153.
  Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Frieder Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi
tradukon de la kanto en 2008-11-06 de
sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12,
D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris
la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold
verkis tiun tradukon - kiel li diris al
mi - laŭ la germanigo farita de s-ro
Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla
en la germana katolika kant-libro "Gotteslob"
(= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova
eldono. La teksto kun la muzik-notoj
troveblas ankaŭ en la retejo
http://www.documentacatholicaomnia.
u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves
er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf
.