
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Raymund Weber | Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] | Germana | Arg-256-130 | 2008-11-08 15:30 Manfred | nur tiun aldonu | |
| William John Downes | Finiĝas nun alia tago | Esperanto | Arg-302-130 | 2004-02-04 11:38 Manfred | nur tiun forigu | |
| Frieder Weigold | Forpasis tiu tag', Sinjoro | Esperanto | Arg-932-130 | 2008-11-08 14:22 Manfred | nur tiun forigu | |
| Manfredo Ratislavo | Ni estis ja en mano Dia | Esperanto | 2004-01-10 | Arg-257-130 | 2008-11-08 00:42 Manfred | nur tiun aldonu |
| John Ellerton | * The day Thou gavest, Lord, is ended | Angla | 1870 | Arg-255-130 | 2008-11-08 14:47 Manfred | nur tiun forigu |
John Ellerton, | John Ellerton, | John Ellerton, | ||
| tradukita de Frieder Weigold | tradukita de William John Downes | |||
| 1. Forpasis tiu tag', Sinjoro, | 1. Finiĝas nun alia tago, | 1. The day Thou gavest, Lord, is ended, | ||
| Kaj profundiĝas la senlum'. | jam venis la vespera hor'. | The darkness falls at Thy behest; | ||
| Vi gardis nin de ajn doloro. | Kunvenis ni por adorago | To Thee our morning hymns ascended, | ||
| Nin gardu ankaŭ dum noktum'! | plaĉanta al la Di-Sinjor' | Thy praise shall sanctify our rest. | ||
| 2. Ni rotacias en la tagon. | 2. Ni dankas Vin, Savanto nia, | 2. We thank Thee that Thy church, unsleeping, | ||
| En nokta paco dormas ni. | ke sur la tuta mond-teren' | While earth rolls onward into light, | ||
| Kaj portas lumon trans la maro | la sankta eklezio Via | Through all the world her watch is keeping, | ||
| La suno, kie brilas ĝi. | staradas firme ĉe posten'. | And rests not now by day or night. | ||
| 3. Senĉese kiel la mateno | 3. Ruliĝas tero, brilas lumo | 3. As o’er each continent and island | ||
| Briladas super tera rond', | de ne-ĉesanta maten-glor'. | The dawn leads on another day, | ||
| Eksonas laŭdo pro la beno | Leviĝas laŭdo, preĝ-parfumo | The voice of prayer is never silent, | ||
| Al ĉiu sur la vasta mond'. | konstante, kiel dolĉ-odor'. | Nor dies the strain of praise away. | ||
| 4. La suno, kiu ĵus subiris, | 4. Ekdormas ni post sun-subiro; | 4. The sun that bids us rest is waking | ||
| Ja brilas en plu fora land'! | gefratoj en la okcident' | Our brethren ’neath the western sky, | ||
| La gloron, kiun ni admiris, | vekiĝas kun novtag-aspiro | And hour by hour fresh lips are making | ||
| Anoncas plu preĝada kant'. | Vin glori per viv-elokvent'. | Thy wondrous doings heard on high. | ||
| 5. Pereas regnoj. Tiel estu! | 5. Formortos mondaj imperioj, | 5. So be it, Lord; Thy throne shall never, | ||
| Kaj sole staras via tron', | sed Via regno kreskos plu. | Like earth’s proud empires, pass away: | ||
| Ke sole via regno restu | Al Vi sin cedos dinastioj, | Thy kingdom stands, and grows forever, | ||
| Je fina tag' sub unu kron'. | Venkinto estos vi, Jesu'! | Till all Thy creatures own Thy sway. | ||
| Traduko de la Angla poemo "The day Thou gavest, Lord, is ended" de John Ellerton (*1826-12-16 - †1893-06-15) en Esperanton de Frieder Weigold. Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi tradukon de la kanto en 2008-11-06 de sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12, D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold verkis tiun tradukon - kiel li diris al mi - laŭ la germanigo farita de s-ro Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla en la germana katolika kant-libro "Gotteslob" (= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova eldono. La teksto kun la muzik-notoj troveblas ankaŭ en la retejo http://www.documentacatholicaomnia. u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf. | Traduko de la Angla poemo "The day Thou gavest, Lord, is ended" de John Ellerton (*1826-12-16 - †1893-06-15) en Esperanton de William John Downes (*1892 - †1987). Tiu ĉi traduko aperis en la Ekumena Diserva Libro "Adoru", eldonita en 2001 de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) kaj Kristana Esperanta Esperanto-Ligo (KELI), kanto numero 153. | Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas John Ellerton (*1826-12-16 - †1893-06-15), publikigita 1870. Information about the author can be found on the website http://www.cyberhymnal.org/bio/e/l/l/ellerton_j.htm. |