Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Raymund Weber Du lässt den Tag, o Gott, nun enden [-] Germana Arg-256-130 2008-11-08 15:30 Manfred nur tiun aldonu
William John Downes Finiĝas nun alia tago Esperanto Arg-302-130 2004-02-04 11:38 Manfred nur tiun aldonu
Frieder Weigold Forpasis tiu tag', Sinjoro Esperanto Arg-932-130 2008-11-08 14:22 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Ni estis ja en mano Dia Esperanto 2004-01-10 Arg-257-130 2008-11-08 00:42 Manfred nur tiun aldonu
John Ellerton * The day Thou gavest, Lord, is ended Angla 1870 Arg-255-130 2008-11-08 14:47 Manfred nur tiun aldonu

John Ellerton,
Forpasis tiu tag', Sinjoro

 
tradukita de Frieder Weigold
 
1. Forpasis tiu tag', Sinjoro,
Kaj profundiĝas la senlum'.
Vi gardis nin de ajn doloro.
Nin gardu ankaŭ dum noktum'!
 
2. Ni rotacias en la tagon.
En nokta paco dormas ni.
Kaj portas lumon trans la maro
La suno, kie brilas ĝi.
 
3. Senĉese kiel la mateno
Briladas super tera rond',
Eksonas laŭdo pro la beno
Al ĉiu sur la vasta mond'.
 
4. La suno, kiu ĵus subiris,
Ja brilas en plu fora land'!
La gloron, kiun ni admiris,
Anoncas plu preĝada kant'.
 
5. Pereas regnoj. Tiel estu!
Kaj sole staras via tron',
Ke sole via regno restu
Je fina tag' sub unu kron'.
 
Traduko de la Angla poemo "The day Thou
gavest, Lord, is ended" de John Ellerton
(*1826-12-16 - †1893-06-15) en
Esperanton de Frieder Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis tiun ĉi
tradukon de la kanto en 2008-11-06 de
sinjoro Frieder Weigold (Birkenstr. 12,
D-82178 Puchheim, Germanio), kiu mem faris
la tradukon en Esperanto. S-ano Weigold
verkis tiun tradukon - kiel li diris al
mi - laŭ la germanigo farita de s-ro
Raymund Weber. Tiu germanigo estas trovebla
en la germana katolika kant-libro "Gotteslob"
(= Laŭdo de Dio), n-ro 981, pli nova
eldono. La teksto kun la muzik-notoj
troveblas ankaŭ en la retejo
http://www.documentacatholicaomnia.
u/01p/2006-09-10,_SS_Benedictus_XVI,_Ves
er_in_der_Kathedrale_in_Muenchen,_GE.pdf
.