Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Willy Nüesch Tento Esperanto Arg-249-127 2013-08-28 18:42 Manfred nur tiun forigu
Christian Morgenstern * Versuchung Germana Arg-248-127 2004-02-29 19:57 Manfred nur tiun aldonu

Christian Morgenstern,
Tento

 
tradukita de Willy Nüesch
 
Mi ĉe abismo kun hezit'
staris kaj diris, dum l' okul'
rigardis sob: Ek, senmortul'!
Necesas nur via decid'.
 
Ekdormos di', vekiĝos di', -
vi diris mem. Ekdormu do!
Ne estingiĝos la ego',
ĉar nur la formon ŝanĝos vi...
 
- Ne ĉesis mia taglabor'.
Se iu pekas per eksterm'
de l' ŝel' antaŭ matur' de l' kern',
tro frue dormas li - kaj hor'
tro tarda vekos lin.
 
Traduko de la Germana poemo "Versuchung"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56)donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
„Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.