Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Wilhelm Weber * Dreizehnlinden, Kapitel 3, Auf dem Habichtshofe Germana Arg-232-117 2015-02-11 18:29 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Dektritilio, ĉapitro 3, Sur la Akcipitra korto Esperanto Arg-233-117 2015-02-11 18:36 Manfred nur tiun forigu

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 3, Sur la Akcipitra korto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1.
 
1 Diris la sinjor' Elmaro
al ĉasista aro sia:
"Vi pendigu la ĉasaĵon
al la arbo, la tilia!
 
2 Zorgu por la ĉasilaro
kaj la hundoj", li admone
diris, "poste vi mem manĝu,
la manĝaĵo gustas bone.
 
3 Lerte tiam tiu urso
estu de vi distranĉota,
ke la fel' ne difektiĝu,
estu ĝi al graf' sendota.
 
4 al la grafo minacita
de ĉi tiu best' survoje,
kiam tiu kun filino
sia hejmen rajdis foje.
 
5 Mi hodiaŭ venkis tiun!
Brave ĝi ja sin defendis
kontraŭ mia hundoj, kiuj
al ĝi ĉe la gorĝo pendis.1)
 
6 Mi ja estus domaĝinta
lin, la reĝon de l' arbaro,
sed tranĉile mi mortigis
lin pro lia malbonfaro.
 
7 Se kun viroj aŭ kun hundoj
ja batalus li pro io:2)
Sed timigi knabineton,
tro kaprica estis tio!"
 
8 Salutinte per la lanco
Suprensaltis nun Elmaro
al la halo, dum sonadis
vokoj de la ĉasistaro.
 
9 Plie nun la brusto larĝa
levis sin de la junulo,
estis ruĝa lia vango
kaj pli hela la okulo.
 
10 Kapskuante siajn buklojn
paŝis li tra l' halo ombra,
timetigis liaj paŝoj
lin en la silento sombra.
 
11 Kie iam en la domo
ludis la idar' petola,
tie ĉe l' malvarma forno
staris li nun tute sola.
 
12 Ĉirkaŭ li, ĉe sombraj muroj,
urskranioj kaj ĉasiloj,
cervkornaroj, bizonkornoj,
granda aro de armiloj.
 
13 Kverkaj vandoj, kverkaj traboj,
kverka planko estis tie,
kiel en arbar' soleca
vintra tristo regis ĉie.
 
2.
 
14 Kie fluas tra fragmitoj
kaj fraksenoj rivereto
murmuranta ion, kuŝis
la kortdomoj ĉe monteto
 
15 sub tilioj kaj sub ulmoj,
kun la larĝaj pajltegmentoj
musk-kovritaj, kiuj ŝirmis
kontraŭ ĉiuj fortaj ventoj.
 
16 Estis ĉevalkapoj lignaj
sur la gabloj de la domoj,
laŭ la moro de l' praavoj,
por deteno de la gnomoj.
 
17 Etendiĝis kampoj, forstoj
de la kort' ĝis malproksimo,
estis akvoj kaj montfirstoj
de l' pratemp' terena limo. -
 
18 Kiam la popolmigradoj
ŝtormis el la oriento
tra l' germanaj kampoj kiel
sur la maro ega vento,
 
19 kiam el la nordo suden
iris la sukcenfiŝistoj,
la romiajn valoraĵojn
rabis la Spesart-ĉasistoj,
 
20 kiel firmaj kverkoj sidis
sur liberaj grundoj tie
tiu nobla Saksa gento,
vivis ĉiam tradicie.
 
21 Kultivadis ili agrojn,
paŝtis ŝafojn sur paŝtejoj,
zorge bredis ili bovojn
kaj ĉevalojn sur herbejoj;
 
22 laŭ prapatra mor' ekzercis
salton, ĵeton kaj defendon,
prenis tuj armilon feran,
venĝi krimon aŭ ofendon;
 
23 faris ili medon sian,
ĉasis en arbaroj spite,
servis ĉe ofer-kaldronoj
la malnovajn diojn rite.
 
24 Sur la Akcipitra korto,
en la domo familia,
loĝis jam la Falkaj filoj
longe, unu post alia,
 
25 Maldisturbe kaj honore,
ĝis ĉe l' Rejno incendiĝis
brulo, kiu mont-al-monte
tra Saksujo traruliĝis.
 
26 Ho, milit' kun Karl', la Franko!
Ho, milit'! Patrinoj plendis.
Ho, milit'! Dum tridek jaroj
sin Saksujo ja defendis!
 
27 Tre vundiĝis en batal' la
patro de Elmar', doloro
lin turmentis tre, sed plie
tiu vundo en la koro.
 
28 Senpotenca kaj senrajta
estis nun la Saks', la Franko
tretis lin samkiel lacan
apron kun borita flanko.
 
29 La edzino, kiu konis
multajn kaj sanigajn teojn,
el folioj kaj el floroj,
miksis sukojn kaj oleojn.
 
30 Druidin' murmuris vortojn,
gratis runojn, sorĉajn signojn,
por forigi la malsanon
ĵetis ŝi la fagajn lignojn.
 
31 Per radikoj kaj per vortoj
mildigeblas ja sufero,
sed plej bona kuracilo
estas tombo en la tero. -
 
32 Plore la patrino diris
al la knabo orfa frue:
"Kiu ame, serioze
vin edukos nun instrue?"
 
33 Abomeni la novaĵojn
ŝi instruis al l' infano,
kvankam ŝin minacis ŝia
frato, episkop', kristano.
 
34 La fervora frato, kiun
indignigis kaj doloris,
ke fratin' rigidanime
de la kristanismo foris.
 
35 La arbara druidino
la heroojn ne forgesis,
diojn timi kaj adori
admonadi ŝi ne ĉesis. -
 
36 Knabeduk' postulas duron.
Sendis oni en la foron
al fratgento la orfulon,
por ellerni viran moron.
 
37 Gastparenca al la Falka
domo estis Tiatgrimo,
pastro de Votan', loĝanta
en marborda malproksimo.
 
38 Estis propra al ĉi tiu
la nordlanda pensopleno,
sciis tiu diri ion
aŭ nenion laŭ konveno,
 
39 runojn montris al Elmaro,
aŭskultanta kun admiro,
kiam li klarigis sencon
de tre saĝa iu diro.
 
40 Pri profetaj vortoj mornaj,
pri batalo de Donaro,
di-pereo, mond-novigo
li rakontis al Elmaro.
 
41 Li rakontis la sagaojn
pri Gudruno, la reĝino,
pri la morto de Sigfrido
kaj la venĝ' de Krimhildino.
 
42 Je l' komenco, je la fino,
ĉiam diris li nur tion:
"Ni malbenu kaj malamu
tiun Frankon, ties dion!"
 
43 Jaroj pasis, plenkreskinta
estis jam la knab' Falkida,
maldirema kaj trankvila,
tamen ankaŭ sciavida.
 
44 Ofte li rigardis sonĝe
en la ondojn de la maro,
revis rigardante, kiam
suden flugis grua aro.
 
45 Ĉu li pensis je la kora
mallibera hejma tero?
Je l' patrino jen sidanta
ĉe la forno sen espero?
 
46 Je malgranda knabineto,
kiun estis li savinta
el laget', en kiun estis
tiu tiam enfalinta?
 
47 Kiu lin brakumis ride;
pala, ruĝa kaj plorante,
lin kisante: "Ho Elmaro,
ne malkaŝu ĝin!" dirante?
 
48 Sigelitaj estis liaj
lipoj ja de la knabino,
sed la koro ĉiam vokis:
"Hildegundo, karulino!" -
 
49 Tiatgrim', la griza, diris:
"Ĉu la Falko estas laca
de la kaĝ', ne volas resti
plu en mia domo paca?
 
50 Flugu al Torkelo, kiu
nun atakas tiujn Frankojn;
en haveno la drakŝipoj
banas ja la sombrajn flankojn."
 
51 Al la Frankoj kun Vikingoj?
Ŝipveturo venĝoprena?
Kiel li rapide ŝanĝis
veston kun ĉemizo ĉena!
 
52 Gaje estis en ŝtormbruo
rajdi sur la ondĉevalo
dumsomere, vund' je vundo,
sin mezuri en batalo.
 
53 Ja plezuris sidi vintre
kun kunuloj en pinhaloj,
aŭdi kantojn de kantistoj
pri herooj kaj bataloj.
 
54 Saĝa estis jena Sakso
en kverelo virdisputa,
sin detenis de drinkado,
ĉe virinoj estis muta.
 
55 Kelka bela nordanino
lin rigardis simpatie,
kiam li sen kapsaluto
preteriris mute ie.
 
56 La fratino de l' vikingo
brodis florojn kaj foliajn
ornamaĵojn en teksaĵon,
kaj kun tiuj pensojn siajn.
 
57 Ĉesu revi, knabineto!
Falk' ne restas sur la tero.
Se vi kredas lin kaptita,
ĝi jam flugas en aero.
 
58 Haste flugis li jam hejmen,
oni estis lin vokinta
al malsana la patrin;
sed li trovis ŝin mortinta.
 
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden,
Kapitel 3, Auf dem Habichtshofe" de
Friedrich Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo
Vebero, *1813-12-25 - †1894-04.05)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
 
1) aŭ: morde ĉe gorĝ' lia pendis.
2) aŭ: batalintus li pro io: