Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Dektritilio, ĉapitro 2, La monaĥejo Esperanto Arg-231-116 2004-01-31 18:02 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Wilhelm Weber * Dreizehnlinden, Kapitel 2, Das Kloster Germana Arg-230-116 2004-01-31 00:45 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 2, La monaĥejo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1 Dolĉa kanto de l’ alaŭdo,
sur la montoj brila helo!
Kaj tra ĉiuj valoj blovas
mola vento de degelo.
 
2 Gaje saltis riveretoj
en la valojn de la montoj,
la plaŭdado de la akvoj
sonis kvazaŭ sonĝrakontoj;
 
3 pezaj sonĝoj kaj rakontoj
pri de l’ elfoj frosttremado,
pri ronkado de l’ gigantoj,
pri de l’ nanoj babilado.
 
4 Ĉar la nego jam degelis,
blovis jam varmeta vento,
susuradis arbopintoj
en printempa antaŭsento.
 
5 El la verdaj arbopintoj
jen elstaris la frontono,
tur’ kaj first’ de monaĥejo
Benedikta en la fono.
 
6 Ĵuse saĝaj viroj venis
tien ĉi al la paganoj,
kun benvortoj sur la lipoj
kaj pacsignoj en la manoj;
 
7 kun armilo pia, kiu
malfortulojn kuraĝigas,
kiu venkas la popolojn
kaj venkinte liberigas;
 
8 Seriozaj viroj, kiuj
en mondmalestimo dura
sin dediĉis al preĝado,
laborad’, pensado nura;
 
9 pacaj viroj sovaĝejojn
ekkulturi klopodantaj,
kaj animojn tre sovaĝajn,1)
novan kredon dissemantaj.
 
10 Saĝe kaj senlace ili
konstruadis per segilo,
nivelilo, lod’, martelo,
adzo, trulo, mezurilo,
 
11 ĝis elkonstruitaj estis
per diligentec’ ilia
domo kaj preĝejo firme
de l’ konvent’ Dektritilia.
 
12 En malriĉo kaj trankvile,
discipline, obeeme
la arbegojn ili hakis
kaj fiherbojn laboreme.
 
13 faris ili kontraŭ aproj
remparaĵojn latbarilajn,
por kreskigi en la valo
verdajn spikojn homutilajn;
 
14 endevigis la riveron
en plektaĵon kaj en digojn,
greftis ili sudajn plantojn
sur acerbajn nordajn tigojn.
 
15 Forte kreskis en ĝardeno
roz’, serpin’, akvilegio,
spicanet’, api’, lavendo,
abrotano kaj salvio.
 
16 Kroma grundo kulturenda
estis, riĉa kaj profunda,
malfacile kulturebla,
tre sovaĝa, sed fekunda.
 
17 Vere oni devis multon
ja kultivi kaj eltiri,
la fiherbojn kaj grimptigojn
elsarkadi kaj elŝiri!
 
18 En lernejo la idaro
Saksa sidis klerigenda;
laborego estis tie
por ĉi tiuj ja farenda.
 
19 Estis esplorenda sorĉo
de l’ romiaj runoj jena;
solvi tion estis tasko
kaj enigmo dornoplena!
 
20 Poste plaĉa kopiado
de l’ literoj manskribitaj,
alta cel’, nur atingebla
por disĉiploj plej elitaj!
 
21 Sed plej malfacile estis
ja, klarigi al kredontoj.
La mesaĝon de la kruco.
Dia vort’, hero-rakontoj,
 
22 bonaj Kristo kaj Balduro,
la anĝeloj, elfoj helaj
ŝajnis al flavhararuloj
kelkaj esti same belaj.
 
23 Nur lernantoj pli talentaj
estis plie edukataj,
kaj la sep liberaj artoj
al ĉi tiuj instruataj.
 
24 Estis de l’ germana lingvo
sonoj pezaj, malgracilaj,
kiel la unuaj paŝoj
de infano malfacilaj.
 
25 Flugis kvazaŭ sagrapide
de la Romianoj vortoj,
tranĉis akre kaj metale
kiel la armeaj fortoj.
 
26 Akron ili donis ja al
logikaĵoj, interpretoj,
plenon, forton al retoroj,
rimojn, ritmojn al poetoj.
 
27 Laŭdu la monaĥojn bravajn,
la maltimajn frokportintojn,
la de ĉiu bela scio
flegadintojn kaj gardintojn.
 
28 Kion en antikvaj landoj
kantis la poetoj frue,
kion pensis filozofoj
por pli posta mond’ instrue;
 
29 kion al profetoj iam
Dia la Spirit’ malkaŝis,
vortojn, verkojn de l’ Di-Filo,
kiam li surtere paŝis:
 
30 zorgoplene kaj penege
de l’ monaĥoj manskribita,
en la kestoj abatejaj
kuŝis tio konservita.
 
31 Ame estis rigardata
la trezoro kaj laŭdata,
kun modesta fiereco
al skribsperta hom’ montrata.
 
32 Skribis vintre kaj somere
tion la monaĥoj piaj,
sekurigis porestonte
per laboroj tion siaj.
 
33 Brilis la komencliteroj
ruge, blue, verde, ore,
riĉe estis ornamitaj
per folioj kaj perflore.
 
34 Je la fino de la verko
petis la skribinto pia
kortuŝige, ke l’ leganto
preĝu por animo lia.
 
35 Kiel militistoj nigraj,
runoj de l’ monaĥ-kunvenoj,
staris la literoj vice
sur la blankaj pergamenoj.
 
36 Estis tiuj la soldatoj,
kiuj enbatale bravis
kaj belaĵojn de l’ antikvo
por la estontuloj savis!
 
37 Se en verso de Homero
vin ektuŝas io kanta,
iu tre profunda sento,
vin aŭskulti deviganta;
 
38 se la lasta romiano
vin admonas kunkolere,
ke la diojn vi honoru
kaj la virton amu vere;
 
39 kiam forton kaj konsolon
trovas vi en la biblio,
kiam vi jam malesperis
kaj vin refreŝigas io;
 
40 tiam je l’ konvent-soldatoj
pensu kun memoro danka,
je l’ latinaj nigraj runoj
sur la pergameno blanka! -
 
41 Ankaŭ la laborojn krudajn
la monaĥoj faris sperte,
lancojn, arkojn kaj hakilojn
ili sciis uzi lerte,
 
42 kiam estis forpelendaj
malamikoj bruligantaj
la kampfruktojn, au rabistoj
donacantojn priŝtelantaj,
 
43 aŭ se estis en arbaro
elĉasenda por la festo
cervo dekseskorna aŭ ĉu
ulo kun harega vesto. -2)
 
44 Paco- kaj batal-laborojn3)
ili faris ja konstante,
por la savo de l’ animoj
ĉiam same laborante.
 
45 Ĉiutage alĉiele
himnoj kaj preĝad’ de tiuj
sonis pete pri eniro,
kaj por ili kaj por ĉiuj.
 
46 Dolĉa kanto de l’ alaŭdo,
sur la montoj brila helo!
Kaj tra ĉiuj valoj blovis
mola vento de degelo.
 
47 Pacaj, esperigaj floroj
kreskis ĉe l’ arbaraj randoj,
kaj ĝojigaj antaŭsentoj
iris tra la Saksaj landoj.
 
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden,
Kapitel 2, Das Kloster" de Friedrich
Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero,
*1813-12-25 - †1894-04.05) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
 
1) aŭ pli konforme al la originalo: kaj
animojn pli sovaĝajn,
2) Tio estas apro.
3) Pacajn kaj batal-laborojn