
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Manfredo Ratislavo | Dektritilio, ĉapitro 1, El la distrikto de la Neto | Esperanto | Arg-228-114 | 2014-04-18 18:28 Manfred | nur tiun forigu | |
| Friedrich Wilhelm Weber | * Dreizehnlinden, Kapitel 1, Aus dem Nethegau | Germana | Arg-227-114 | 2014-04-18 18:36 Manfred | nur tiun aldonu | |
| N. N. 26 | Tredecim tiliae, cantus primus | Latina | 1890 ? | Arg-1169-114 | 2012-04-02 22:23 mgr | nur tiun aldonu |
Friedrich Wilhelm Weber, |
| tradukita de Manfredo Ratislavo |
| Neto1) |
| 1 Rave estas, en printempo |
| kun migradbastono sia |
| kaj floreto ĉe l’ ĉapelo |
| iri tra l’ ĝardeno Dia.2) |
| 2 Supre iras blankaj nuboj, |
| sube riveretoj klaraj, |
| nove vestis sin herbejoj |
| kaj altaĵoj montarbaraj. |
| 3 Blankigejen portas ino, |
| kion ŝpinis ŝi sur rado, |
| enarbuste kantas merlo |
| post dumvintra silentado. |
| 4 Kvankam estas ja malnovaj |
| kantoj, longe jam konataj, |
| la knabinoj aŭskultadas |
| je la sonoj tre amataj; |
| 5 je la sonoj tre amataj, |
| super mont’ kaj val’ sonantaj; |
| karbfaristoj kaj paŝtistoj |
| ekaŭskultas kunkantantaj; |
| 6 ekaŭskultas kunkantantaj |
| post la longaj vintraj horoj; |
| preskaŭ forgesitaj kantoj |
| revekiĝas en la koroj. |
| 7 Preskaŭ forgesitaj kantoj |
| revekiĝas nun en mia |
| menso, kanti volus ilin, |
| merlo, mi per gorĝo via! |
| 8 Tion, kion susurante |
| rakontadis la tilioj, |
| kiam mi la paroladojn |
| subaŭskultis de l’ folioj; |
| 9 kion al mi riveretoj |
| babiladis kuregantaj |
| de la montoj kiel knaboj, |
| resti loke ne povantaj; |
| 10 kion en arbaroj foraj |
| al mi konfidintaj estas |
| nanoj, kiuj en rokfendoj |
| vivas kaj dumvive restas; |
| 11 kion lispis al mi elfoj |
| sur herbejoj lunumitaj; |
| kion min instruis ŝtonoj |
| grizaj kaj de musk’ kovritaj; |
| 12 tion, krome tion, kion |
| legis mi en disfalantaj |
| pergamenoj kaj volumoj, |
| formu mi al versoj kantaj. |
| 13 Bildoj el pratemp’ nebula |
| antaŭ mi nun supreniĝas; |
| voĉoj de lament’ kaj ĝojo |
| flustre al mi ekaŭdiĝas. |
| 14 Viroj, antaŭ mil’ da jaroj |
| tra la Net-distrikt’ irintaj, |
| la paganoj, la kristanoj, |
| homoj tie ĉi vivintaj; |
| 15 juna Sakso, malamikon |
| Frankan kontraŭbatalinta, |
| kun si mem en propra brusto |
| pli obstine luktadinta; |
| 16 ploro de virgin’, kolero |
| morna de maljunulino, |
| runokantoj, venĝovokoj |
| el la buŝo de virino; |
| 17 laborado de monaĥoj |
| en Konvent’ Dektritilia, |
| klopodantaj ame venki |
| spiton per agado pia; |
| 18 ĝojaj himnoj de ĉi tiuj, |
| tage, nokte sonadintaj, |
| venkon de la Krista kruco |
| en la montojn jubilintaj; |
| 19 susurado de l’ arbaro, |
| surfĝemado eĉ aldone: |
| ĉio ĉi en unu kanton |
| volas nun kuniĝi sone. |
| 20 Estu ĝi por vi kantata, |
| homoj el la oriento, |
| nordo, sud’ aŭ okcidento: |
| Estas vi de nobla gento. |
| 21 Havas vi ja unu lingvon, |
| ĉu malmolan en montaro, |
| aŭ ĉu mola tiu estas, |
| se vi loĝas ĉe la maro. |
| 22 Vi infanoj de Saksujo, |
| prenu mian etan donon: |
| same kiel ne despektu |
| oni la malmultan monon. |
| 23 Pensu, ke por vi mi plukis |
| belajn florojn en kamparo, |
| kiam jam aŭtune flave |
| sin ornamis la montaro. |
| 24 Se mi pentris la heroon |
| tro hejmlande, tiam sciu, |
| ke li estis ja Vestfalo, |
| kaj revulo estas tiu: |
| 25 Malcedema, tamen milda |
| kaj honesta li ja estas, |
| kiel fer’ kaj kverkoj viaj, |
| kiuj ĉiam firmaj restas. |
| 26 Ĝis hodiaŭ konserviĝis |
| la prapatra moro via; |
| tial por vi tiu kanto |
| de l’ Konvent’ Dektritilia! |
| 27 Sed mokulo grumble plendas: |
| „Ne edifas la rakonto, |
| kaj la fonto de la Neto |
| ja ne estas muza fonto. |
| 28 Lasu la gurdadon tedan, |
| enuigas lir-sonoro; |
| pli agrabla al mi ŝajnas |
| la sonoro de la oro. |
| 29 Por si mem nur zorgu ĉiu, |
| flegu li nur haŭton sian; |
| vi kulturu viajn rapojn |
| kaj surkampe grenon vian! |
| 30 Lasu vi la volumaĉojn |
| forfumiĝi sub kaldrono: |
| nur de karbo, fer’, maŝinoj |
| estas ja al ni bezono. |
| 31 La amasoj putriĝantaj |
| de la sonĝoj surpaperaj, |
| ke utilu ili fine, |
| flamu sub kaldronoj feraj! |
| 32 Rad’, levilo kaj martelo, |
| gravas la matematiko; |
| malvaloras ja alio, |
| nur validu la tekniko! |
| 33 Flagru, fajro, flamu arde, |
| ke la akvoj vaporiĝu, |
| kaj la gentoj de la mondo |
| haste inter si miksiĝu. |
| 34 Ĉar la celo de l’ estonto |
| estas ja la unueco; |
| senbarila moviĝado |
| estas vera libereco. |
| 35 Lasu do la lir-gurdadon! |
| Kiun tio ĉi ĝojigas? |
| La sonoro de l’ metalo |
| multe pli ja plezurigas.“ - |
| 36 Mi komprenas vin, mokulo, |
| olda, morna enviulo; |
| vi ja estas de la bela |
| Dia mondo kontraŭulo!3)4) |
| 37 Volas vi ĝin en pistujo |
| disfrotadi kaj polvigi, |
| en krisolo kaj retorto |
| poste ĝin senspiritigi! |
| 38 Ĵetus vi ĝin en la faŭkon |
| de l’ moloko ja volonte, |
| ke neniu homo konu |
| ĉi belaĵon plu estonte! |
| 39 Vi mokulo morna, malgraŭ |
| viaj mokoj kaj ĉagreno |
| tamen belaj rozoj floras |
| en la homa florĝardeno. |
| 40 Tamen floras sorĉlilio; |
| en sankteja groto ia, |
| en arbara valo fora, |
| sonĝas ja la flor’ magia. |
| 41 Tamen sonas el krepuska |
| arbareto, el aero, |
| kaj la merlo ne jam kantis |
| lastan kanton sur la Tero. |
| 42 Kaj la najtingalo kantos |
| plende en la primavero, |
| jubilante, dum ankoraŭ |
| batas koroj sur la Tero. |
| Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden, Kapitel 1, Aus dem Nethegau" de Friedrich Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero, *1813-12-25 - †1894-04.05) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). |
| 1) La Neto estas malgranda rivero enfluanta en la riveron Vezero, kiu fluas tra okcidenta norda Germanio en la Nordan Maron. |
| 2) aŭ eble pli konforme al la originalo kaj laŭ la traduko de Adolph Macho el la jaro 1932: vagi tra l' ĝardeno Dia. (La manuskripto troviĝas en la Esperanto-Muzeo en Vieno. |
| 3) aŭ eble ankaŭ:\\Mi komprenas ja, mokulo,\\tiun vian opinion;\\ĉar kontraŭas vi la savon\\de la mondo, neas Dion! |
| 4) aŭ:\\vi ja estas de la mondo\\Di-savita kontraŭulo |