Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Abram Kofman Iliado Esperanto Arg-2293-1136 2015-04-26 22:23 Manfred nur tiun forigu
Ὅμηρος * Ἰλιάδος Αʹ greka Arg-2292-1136 2015-04-26 22:24 Manfred nur tiun aldonu

Ὅμηρος,
Iliado

 
tradukita de Abram Kofman
 
Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn
Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn
De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
Al rabobirdoj kaj hundoj — fariĝis la volo de Zeŭso —
 
De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte
La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Aĥilo.
Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan?
Filo Latona kaj Zeŭsa. Ekkolerigita de reĝo,
Li malsanigis la militistaron, — mortadis popoloj,
 
ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon, la pastron de l' dio.
Por deaĉeti filinon, li kun netaksebla depago
Venis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj, en manoj,
Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo,
La malproksimen ĵetanta, kaj ĉiujn Aĥajojn petegis,
 
Sed precipe la ambaŭ Atridojn, la ĉefojn popolajn:
“Ho vi, Atridoj, kaj ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj! La dioj,
Sur Olimpo loĝantaj, donu al vi ekdetrui
Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni feliĉe.
Al mi la karan filinon redonu vi pro deaĉeto, 20
 
Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan.”
Jen tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron
Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.
Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono;
Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace: 25
 
“Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu ĉe ŝipoj
Larĝaj, nun — pro malrapido aŭ poste — pro la reveno:
Ĉar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio.
Ŝin do mi ne refordonos antaŭe ol ŝi maljuniĝos
Hejme, en Argo, ĉe mi, malproksime de ŝia patrujo, 30
 
Traduko de la greka poemo "Ἰλιάδος
Αʹ" de Ὅμηρος en Esperanton de
Abram Kofman (*1865 - †1940).

Tiu ĉi traduko troviĝas en
http://uea.org/vikio/index.php/Iliado_-_1-a_ĉapitro.
Pri la tradukinto vidu la vikipediejonn
http://eo.wikipedia.org/wiki/Abram_Kofman.