Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Annette von Droste-Hülshoff * Wo ist die Hand Germana Arg-2266-1120 2015-01-28 11:25 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Ĉu havas iu manon tiel fajnan Esperanto Arg-2267-1120 2015-01-28 11:32 Manfred nur tiun forigu

Annette von Droste-Hülshoff,
Ĉu havas iu manon tiel fajnan

 

Annette von Droste-Hülshoff,
Wo ist die Hand

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Ĉu havas iu manon tiel fajnan,   Wo ist die Hand so zart, daß ohne Irren
kapablan dispartigi ĉiun ajnan   Sie sondern mag beschränkten Hirnes Wirren,
konfuzon cerban, firman tiel, ke   So fest, daß ohne Zittern sie den Stein
la ŝtonon ĵetas ĝi tremante ne?   Mag schleudern auf ein arm verkümmert Sein?
Kaj kiu riskas ĝuste juĝi vantan   Wer wagt es, eitlen Blutes Drang zu messen,
impeton, pesi vorton ofendantan,   Zu wägen jedes Wort, das unvergessen
radikiĝintan iam firme en   In junge Brust die zähen Wurzeln trieb,
la juna brust’, de l’ antaŭjuĝ’ venen’?   Des Vorurteils geheimen Seelendieb?
Vi feliĉul’, naskita en la hela spac’,   Du Glücklicher, geboren und gehegt
flegita vi de pia man’ en pac’,   Im lichten Raum, von frommer Hand gepflegt,
ne pesu! Ŝtonon lasu kuŝi vi,   Leg hin die Waagschal’, nimmer dir erlaubt!
ĉar trafos vian propran kapon ĝi!   Laß ruhn den Stein, - er trifft dein eignes Haupt!
 
Traduko de la Germana poemo "Wo ist die
Hand" de Annette von Droste-Hülshoff
(*1797-01-10 - †1848-05-24) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Tiu ĉi poemo staras je la komenco de la
novelo "La juda fago".
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24).

Dies Gedicht steht am Anfang der Novelle
"Die Judenbuche".