Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo En la ĝardeno Esperanto 1998-07-19 Arg-224-112 | MR-313-1a 2003-12-30 21:28 Manfred nur tiun forigu
Theodor Fontane * Im Garten Germana Arg-223-112 | MR-313-1a 2003-12-30 21:25 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Fontane,
En la ĝardeno

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
La framboj per altaj siaj
tigoj disigis nin,
sed tra l‘ foliaro niaj
manoj mem trovis sin.
 
La heĝo per alto sia
ne povis malhelpi ĝin:
mi metis la berojn al via
buŝo kaj kisis vi min.
 
Se irus tra la ĝardeno
ankoraŭfoje vi,
volonte je via reveno
atendus dum horoj mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Im Garten"
de Theodor Fontane (Teodoro Fontano,
*1819-12-30 - †1898-09-20) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1998-07-19.