Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo En la ĝardeno Esperanto 1998-07-19 Arg-224-112 | MR-313-1a 2003-12-30 21:28 Manfred nur tiun forigu
Theodor Fontane * Im Garten Germana Arg-223-112 | MR-313-1a 2003-12-30 21:25 Manfred nur tiun forigu

Theodor Fontane,
En la ĝardeno

 

Theodor Fontane,
Im Garten

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
La framboj per altaj siaj   Die hohen Himbeerwände
tigoj disigis nin,   Trennten dich und mich,
sed tra l‘ foliaro niaj   Doch im Laubwerk unsre Hände
manoj mem trovis sin.   Fanden von selber sich.
 
La heĝo per alto sia   Die Hecke konnt‘ es nicht wehren,
ne povis malhelpi ĝin:   Wie hoch sie immer stund.
mi metis la berojn al via   Ich reichte dir die Beeren
buŝo kaj kisis vi min.   Und du reichtest mir deinen Mund.
 
Se irus tra la ĝardeno   Ach schrittest du durch den Garten
ankoraŭfoje vi,   Noch einmal im raschen Gang,
volonte je via reveno   Wie gerne wollt‘ ich warten,
atendus dum horoj mi.   Warten stundenlang.
 
Traduko de la Germana poemo "Im Garten"
de Theodor Fontane (Teodoro Fontano,
*1819-12-30 - †1898-09-20) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1998-07-19.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Fontane (Teodoro Fontano,
*1819-12-30 - †1898-09-20).