Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Albrecht Kronenberger Ho, venu, Spirit', Di', Sinjor' Esperanto Arg-2243-1111 2015-01-07 11:47 Manfred nur tiun forigu
N. N. 103 * Komm, Heiliger Geist, Herre Gott Germana Arg-2242-1111 2015-01-04 16:03 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 103,
Ho, venu, Spirit', Di', Sinjor'

 
tradukita de Albrecht Kronenberger
 
1.
Ho, venu, Spirit', Di', Sinjor',
por ke pleniĝu ĉies kor',
anim' kaj sent' per fajra flam',
per Via ard', per Dia flam'.
Popolon unu faris Vi
en unu sama kred' el ni
diversaj laŭ parol' kaj sang'.
Al Vi, Spirit', pro tio estu dank'.
Haleluja, Haleluja.
 
2.
Ho sankta lum', Dia fort'.
prilumu nin per Via vort'.
Aprezi Dion helpu nin,
elkore Patro nomi Lin,
kaj Majstro nomi Kriston nur,
fidele iri laŭ la spur'
de l' vera kredo, sen erar',
konfidi nin al Li kun malavar'.
Haleluja, Haleluja.
 
3.
Ho dolĉa konsol', brul' de l' kor',
nin helpu servi kun fervor',
sen sombro, morno aŭ malĝoj',
konstante resti sur la voj'
gvidanta nin al nia sav'.
Sen karna tim', kun ĉia brav',
per Via fort', tra viv' kaj mort'
ni fine venu, Di', al Via kort'.
Haleluja, Haleluja.
 
Traduko de la Germana poemo "Komm, Heiliger
Geist, Herre Gott" de N. N. 103 en Esperanton
de Albrecht Kronenberger (*1940-01-21).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en ls revuo "Dia Regno",
n-ro 6 (909) 2014, sur paĝo 144.