Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Aaron David Irvine * Tra sagoj ĝis saĝoj Esperanto 1999-07 Arg-2231-1105 2014-12-19 22:43 Manfred nur tiun forigu

Aaron David Irvine,
Tra sagoj ĝis saĝoj

 
Post morttrimilo fine ekkuraĝoj,
Kune june festas,
Kampe fajre ludoj koloras;
Troviĝas ŝanĝemo en esperegoj,
Ja kontraŭ la sagoj.
 
Per daŭre malamaj flamaj fikoroj,
Inter ni iuj plorigas plu,
Por diskomuna cel' de kiu;
Ulstron renaskas feniksaj infanoj,
Ja haltas la sagoj.
 
Petale el delongaj profundvundoj,
Refloras du nuancoj kunen,
Stumbliras homaranoj bonen;
Jen respekte tolere kunfeliĉoj,
Jam sojlo al saĝoj.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Aaron David Irvine, publikigita 1999-07.