Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Lipo-Detmoldo Esperanto Arg-2201-1091 2014-10-07 19:10 Manfred nur tiun forigu
N. N. 100 * Lippe-Detmold Germana Arg-2199-1091 2014-10-06 22:51 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 100,
Lipo-Detmoldo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Ho Detmoldo, vi belega urb',
En tiu jen soldat'.
Li devas milit-iri,
Kanonoj staras jen.
 
2. Kaj venis en la urbon li,
Al dom' de l' kapitan',
Demandis lin la kapitan':
"Ho mia fil', jam estas vi?"
 
3.) Nu, iru vi al la serĝent',
Surmetu uniformon vi!
Ĉar militiri devas vi,
Jen kie staras kanonar'"
 
4. Kaj kiam en batalon venis li,
Unua paf' aŭdiĝis jen.
Kuŝante tie, kriegante
Li vokis je la kamarad'.
 
5. Ho, kamarad', ho kamarad',
Leteron skribu vi
Al mia karulino skribu vi,
ke pafigita estas mi!
 
6. Apenaŭ diris tion li,
Lin trafis dua paf'.
Nun kuŝas li, ne krias plu,
Mortpafigita estas li.
 
7. Kaj eksciinte tion ĉi
Kriegas la general':
"Kun kiu milit-iru mi,
Sen tiu ĉi soldat'?"
 
Traduko de la Germana poemo "Lippe-Detmold"
de N. N. 100 en Esperanton de Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

La muziknotoj de la kanto troveblas en
.