Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Alfred Zschiesche * Wenn die bunten Fahnen wehen Germana Arg-2159-1070 2014-06-29 10:05 Manfred nur tiun forigu
N. N. 99 Kiam flirtas niaj flagoj Esperanto Arg-2160-1070 2014-06-29 09:56 Manfred nur tiun forigu

Alfred Zschiesche,
Kiam flirtas niaj flagoj

 

Alfred Zschiesche,
Wenn die bunten Fahnen wehen

 
tradukita de N. N. 99    
 
Kiam flirtas niaj flagoj   Wenn die bunten Fahnen wehen,
ni veturas trans la mar',   geht die Fahrt wohl übers Meer.
por tramigri fremdajn landojn,   woll´n wir ferne Lande sehen,
nun adiau amikar'!   fällt der Abschied uns nicht schwer.
Brilas la suno,   Leuchtet die Sonne,
flugas nubaro   ziehen die Wolken,
sonas la kantoj   klingen die Lieder weit übers Meer.
super la mar'.    
 
Radiante, brilas suno,   Sonnenschein ist unsre Wonne,
feliĉigas ĉiam nin,   wie er lacht am lichten Tag!
sed ni ankaŭ ne malĝojas   doch es geht auch ohne Sonne,
se vualas nuboj ĝin.   wenn sie mal nicht lachen mag.
Blovas ventegoj,   Blasen die Stürme,
muĝas ondaro,   brausen die Wellen,
kantas ni kantojn,   singen wir mit dem Sturm unser Lied.
gaje en ĥor'.    
 
Ni pasiaj mondvagantoj   Hei, die wilden Wandervögel
migras sub la stela mar';   ziehen wieder durch die Nacht,
niajn kantojn ni kantadas,   schmettern ihre alten Lieder,
ke vekiĝas dormantar'.   daß die Welt vom Schlaf erwacht.
Kiam la nova   Kommt dann der Morgen,
tag' komenciĝas,   sind sie schon weiter,
for ni jam estas   über die Berge - wer weiß wohin.
en fremda land'.    
 
Lumen al la montaj pintoj   Wo die blauen Gipfel ragen,
logas kelka kruta voj';   lockt so mancher steile Pfad.
Nur antaŭen! Ne hezitu!   immer vorwärts, ohne Zagen;
Ĉiam migru ni kun ĝoj'!   bald sind wir dem Ziel genaht!
Super nubaro   Schneefelder blinken,
celo nun brilas,   schimmern von Ferne her,
vasta la rondo,   Lande versinken im Wolkenmeer.
neĝa montar'.    
 
Traduko de la Germana poemo "Wenn die
bunten Fahnen wehen" de Alfred Zschiesche
(*1909-02-22 - †1992-02-26) en
Esperanton de N. N. 99.

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://kantaro.ikso.net/kiam_flirtas_niaj_flagoj.
Vidu ankaŭ:http://www.de-eo.de/eo/deutsche_Volkslieder
kaj http://kantaro.ikso.net/la_migrantoj.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Alfred Zschiesche (*1909-02-22 -
†1992-02-26).

Pri la verkinto vidu la retejon
http://www.liederlexikon.de/lieder/wenn_die_bunten_fahen_wehen,
pri la verkinto la retejo
http://www.scout-o-wiki.de/index.php/Alf_Zschiesche.
La kanto estas aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=suWSHtaZiH0.
La muziknotoj troviĝas ankaŭ en
http://www.sins942.ch/liederbuch/142_wenn_die_bunten_fahnen_wehen.pdf.