Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Kristnaska kanto Esperanto Arg-216-107 2003-12-25 22:06 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Weihnachtslied Germana Arg-215-107 | MR-044-2b 2003-12-26 06:22 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Kristnaska kanto

 

Theodor Storm,
Weihnachtslied

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
De la ĉielo ĝis la tero   Vom Himmel in die tiefsten Klüfte
malsupren ridas milda stel’;   Ein milder Stern herniederlacht;
de l’ abiar’ odor-aero   Vom Tannenwalde steigen Düfte
blovadas spire tra l’ etero   Und hauchen durch die Winterlüfte,
kaj nokte regas brila hel’.   Und kerzenhelle wird die Nacht.
 
Plenigas min ĝojiga timo.   Mir ist das Herz so froh erschrocken,
Ja estas nun la sankta hor’!   Das ist die liebe Weihnachtszeit!
Sonoras en la malproksimo   Ich höre fernher Kirchenglocken
preĝeja sonoril’. – Sen limo   Mich lieblich, heimatlich verlocken
feliĉa estas mia kor’.   In märchenstille Herrlichkeit.
 
Min ree tenas sorĉo pia.   Ein frommer Zauber hält mich wieder,
Adore, mire staras mi,   Anbetend, staunend muß ich stehn;
aperas al animo mia   Es sinkt auf meine Augenlider
infana sonĝo idilia.   Ein goldner Kindertraum hernieder,
Miraklo estas tio ĉi.   Ich fühl’s, ein Wunder ist geschehn.
 
Traduko de la Germana poemo "Weihnachtslied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).