
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Karl Vanselow | * Admirinda dono | Esperanto | Arg-2154-1067 | 2014-06-25 19:33 Manfred | nur tiun forigu | |
| Karl Vanselow | Esperanto | Germana | Arg-2155-1067 | 2014-06-25 19:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Karl Vanselow, |
| Ĉu ankaŭ vi nun Esperanton konas? |
| Du lingvojn ege nepre ni bezonas, |
| Por la gepatra lando la unuan, |
| Por la cetera mondo unu duan. |
| Ĉu Esperanto estu tiu ĉi? |
| Jes, ĉar ĝi estas pleje ideala. |
| Lernebla plej facile estas ĝi |
| Kaj antaŭ ĉio paca kaj neŭtrala. |
| Do por preferi ĝin jam tio gravas. |
| Sed nun aŭskultu ankaŭ, kiel ravas |
| En kanto kaj deklamo la belsono |
| De l' admirinda Zamenhof-a dono. |
| Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas Karl Vanselow (*1877-03-20 - †1959-12-28). Tia ĉi poemo troviĝas en http://vanselow.wikispaces.com/Admirinda+dono. |