
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Wilhelm Busch | * Abenteuer eines Junggesellen | Germana | Arg-2136-1053 | 2014-06-17 21:40 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Karl Vanselow | Aventuroj de fraŭlo | Esperanto | Arg-2137-1053 | 2014-06-18 18:55 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Busch, |
| tradukita de Karl Vanselow |
| La ĉagreno |
| Jam Sokrates en maljuna aĝo, |
| Fama pro filozofia saĝo, |
| Ofte diris kun ĉagrena sento: |
| Multon en la mondo ni ne konas |
| Kaj ĉi tiu scio-manko donas |
| Kaŭzon por plendinda malkontento. |
| Jes, ĉi tion oni certe scias. |
| Same pense staras nun Tobias |
| Knopp, la fraŭlo, antaŭ la spegulo. |
| Kial estas li senedzinulo? |
| Ĉiam gaja estas la vizaĝo |
| De la birdo-viro en la kaĝo. |
| Certe nur pro tio, ĉar lin ravas, |
| Ke li ĉarman bird-edzinon havas. |
| Kun envio diras Knopp al si: |
| Do edzinon serĉu ankaŭ vi. |
| La fidela Dorote' |
| Ĉiam estas preta, se |
| Servo iu ajn necesas, |
| Kaj neniam ŝi forgesas |
| Zorgi por la lito, por la ŝuoj, |
| Por la kafo kaj manĝaĵaj ĝuoj. |
| Ankaŭ kun kudrilo kaj fadeno |
| Estas preta ŝi por helpa veno. |
| Tamen ne forlasas lin la sento |
| De malĝojo kaj de malkontento. |
| Sur la antaŭa parto de l' kranio |
| Ne trovas haron eĉ la fantazio, |
| Kaj ankaŭ de la dorsa kapo-flanko |
| Lin alradias pleno-luna blanko.. |
| Jes, en la spegulo de spegulo |
| La haro-nombro estas nura nulo. |
| Sed ne nur la brila kapo-blanko |
| Estas kaŭzo por kontento-manko. |
| Lin ĉagrenas ankaŭ la amplekso |
| De la ventro pro la tro-konvekso. |
| Kion fari? Kontraŭ korpo-diko |
| La helpiloj estas gimnastiko, |
| Karlsbad-salo kaj marŝad-promeno. |
| Ĉiutage jam en la mateno |
| Uzas li de ili la aplikon. |
| Ĉiutage li piede iras |
| Malgraŭ la kapricoj de l' vetero |
| Kelkajn horojn en la freŝ-aero |
| Esperante la efikon, |
| Kiun tiel ege li sopiras. |
| Ĉiam ree la kuraĝon levas |
| Lia diro al si mem: Vi devas. |
| Tiel dum semajnoj du |
| Li senlace agas plu. |
| Jen starante nun sur la pesilo |
| Li konstatas feliĉeg-ebrie: |
| Dudek funtoj pezas li malplie. |
| Senmezura estas la jubilo. |
| Du semajnoj pasas plu denove. |
| Ree uzas li pesilon prove. |
| Sed - ho ve - ho kia malplezuro! |
| Ĉu kredeble? Jen, la pez-mezuro |
| Vere nun indikas tie ĉi |
| Dudek funtojn jam denove pli. |
| Ĉiu peno estis sen utilo. |
| Malbenita estu la pesilo! |
| Ree kaptas lin animdoloroj. |
| Nun li pensas: Homoj kiel floroj |
| Estas destinitaj por perei. |
| Al la sorto devas ni obei. |
| Iam ankaŭ mi estinta estos, |
| Mia tombo sen ornamo restos, |
| Ĉar neniu homo resopiros |
| Aŭ funebre rememoros min. |
| Jes, neniu ploros, oni diros: |
| Tobbi Knopp ne interesos nin. |
| Parolante al si mem Tobias |
| Tiel plenda-kore fantazias. |
| Vidu, senekzempla ekzemplero |
| De larmego gutis al la tero |
| Tie, kie li sur benko sidis. |
| Sed kun firma volo li decidis |
| Al la fraŭlo stato fari finon. |
| Serĉi volas ankaŭ li edzinon. |
| Eble li konstati povos: |
| Kiu serĉas, tiu trovos. |
| Tiucele por vojaĝo |
| Kun espero kaj kuraĝo |
| Baldaŭ jam li preta estas. |
| Adiaŭ-dire do - ho ve - |
| Sola nun kaj forlasita restas |
| Lia bona, brava Dorote'. |
| Traduko de la Germana poemo "Abenteuer eines Junggesellen" de Wilhelm Busch (*1832-04-15 - †1908-01-09) en Esperanton de Karl Vanselow (*1877-03-20 - †1959-12-28). Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto", eldonita de Karl Vanselow. Pri tiu vidu la retejojn http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow, ankaŭ: http://vanselow.wikispaces.com/. |