Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Konsolo de l' poet' Esperanto 2014-05 Arg-2135-1052 2014-06-17 16:24 Manfred nur tiun forigu
Justinus Kerner * Sängers Trost Germana Arg-2134-1052 2014-06-17 16:20 Manfred nur tiun aldonu

Justinus Kerner,
Konsolo de l' poet'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Se ne miatombe
Ploros karulin',
Tamen floroj roson
Gutos ja sur ĝin.
 
Kvankam ne migranto
Restas tie nun,
Suben ja rigardas
Nun al li la lun'.
 
Se ne plu pensadas
Iu hom' pri mi,
Tamen ja memoras
Arbareto ĉi.
 
Floroj kaj herbejo,
Lun' kaj arbaret',
Memorigas ili 1)
Ja pri la poet'.
 
 
 
Traduko de la Germana poemo "Sängers
Trost" de Justinus Kerner (*1786-09-18 -
†1862-02-21) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2014-05.
 
1) aŭ:\\memoradas ili