Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Neye * Fröhlicher Drachen Germana Arg-211-105 2006-01-23 09:57 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Gaja kajto Esperanto 2001-12 Arg-212-105 | MR-373-1 2006-01-23 09:56 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Neye,
Gaja kajto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Mi havis kajton iam
el bunta bril-paper’.
Gajige estis, kiam
ĝi flugis tra l’ aer’.
 
Post ĝia start’ subite
rapidis supren ĝi;
entuziasmigite
ĉielen strebis mi.
 
Jen super nia domo
eĉ flugis gaje ĝi,
kaj ĝojis ĉiu homo
vidante tiun ĉi.
 
Luliĝis ĝi envente,
malsupren vidis ĝi,
rigardis ĝi silente
sur tiun mondo ĉi.
 
Nun jena temp’ pasinta
delonge estas for;
la kajto leviĝinta
vidiĝas en memor’.
 
Traduko de la Germana poemo "Fröhlicher
Drachen" de Heinrich Neye (*1913-02-27
- †2002-07-18) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2001-12.

La origina germanalingva versio de tiu
ĉi poemo aperis en 2001-10-18 en la
germana agronomia revuo "Landwirtschaftliches
Wochenblatt" (Postfach 4929, D-48028
Münster, Germanio, tel. +49-(0)251-51012-24
aŭ +49-(0)251-51012-35, ret-adreso:
redaktion@wochenblatt.com, retejo:
www.wochenblatt.com ).