
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Walter A. Aue | Der Tiger [-] | Germana | Arg-2126-1048 | 2014-06-08 19:55 Manfred | nur tiun forigu | |
| William Auld | La tigro | Esperanto | Arg-2127-1048 | 2014-06-08 19:35 Manfred | nur tiun forigu | |
| Félix Rose | Le tigre | franca | Arg-2129-1048 | 2014-06-09 11:37 Manfred | nur tiun aldonu | |
| William Blake | * The Tyger | Angla | Arg-2125-1048 | 2014-06-08 19:43 Manfred | nur tiun aldonu |
William Blake, | William Blake, | |
| tradukita de Walter A. Aue | tradukita de William Auld | |
| Argiope-informo: | Tigro, tigro, brile brula | |
| La aspekto de tiu ĉi versio estas barita. | En arbaro nokt-obskura, | |
| Supozeble la aŭtoro decidis tion. | Forĝis kia man' eterna | |
| Vin je simetri' konsterna? | ||
| Traduko de la Angla poemo "The Tyger " de William Blake (*1757-11-28 - †1827-08-12) en la Germanan de Walter A. Aue. Tiu ĉi poem-germanigo troviĝas en http://myweb.dal.ca/waue/Trans/Blake-Tiger.html. | En kia fundo aŭ ĉielo | |
| Ardis via okulhelo? | ||
| Kia lin flugil' subtenis? | ||
| Kia man' la fajron prenis? | ||
| Per kiaj ŝultro kaj kompreno. | ||
| Por vi tordiĝis kortendeno? | ||
| Kaj kiam pulsis batoj koraj, | ||
| Kiaj pied' kaj mano gloraj? | ||
| Kia martelo? Ĉeno kia? | ||
| Kia forn' por cerbo via? | ||
| Riskis kia fort' kolosa | ||
| Spiti al terur' ambosa? | ||
| Kiam steloj sin malarmis | ||
| Kaj sur la ĉielon larmis, | ||
| Ĉu la verko al li karis? | ||
| Ĉu vin Ŝafid-farinto faris? | ||
| Tigro, tigro, brile brula | ||
| En arbaro nokt-obskura, | ||
| Forĝus kia man' eterna | ||
| Vin je simetri' konsterna? | ||
| Traduko de la Angla poemo "The Tyger " de William Blake (*1757-11-28 - †1827-08-12) en Esperanton de William Auld (*1924-11-06 - †2006-09-11). Tiun ĉi poem-esperantigon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la retejo http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/tigro.html. |