Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Vasilij Devjatnin Anĝelo Esperanto Arg-2114-1039 2014-06-03 12:21 Manfred nur tiun forigu
N. N. 98 Der Engel [-] Germana Arg-2112-1039 2014-06-03 17:30 Manfred nur tiun aldonu
Boris Mirski La anĝelo Esperanto Arg-2113-1039 2014-06-03 11:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 97 The Angel Angla Arg-2111-1039 2014-06-03 11:29 Manfred nur tiun aldonu
Михаил Лермонтов * Ангел Rusa Arg-2110-1039 2014-06-03 12:23 Manfred nur tiun aldonu

Михаил Лермонтов,
Anĝelo

 

Михаил Лермонтов,
La anĝelo

 
tradukita de Vasilij Devjatnin   tradukita de Boris Mirski
 
En mezo de nokto, en blua ĉielo,   Kun kanto solena en nokta ĉiel'
Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.   Sin portis mirinda anĝel';
Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado   Kaj luno, kaj steloj, kaj nuboj en rond'
Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.   Atentis la himnon de l' mond'.
 
Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn   Li kantis pri vivo sen zorga ĉagren'
Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;   Sub branĉoj de pura Eden';
Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera—   Kaj laŭd' al keruboj, al granda Sinjor'
Kaj lia laŭdado ne estis malvera.   Elflugis sincere el kor'.
 
Animon tre junan en brakoj li tenis;   En brakoj animon li portis al ter',
En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.   Al mond' de malĝojo, mizer';
Kaj sono de l' kanto en juna animo   Kaj restis la kanto en juna anim'
Restadis sen vort', sed kun viva estimo.   Sen vorto, sen unu esprim'.
 
Tre longe en mondo ĝi estis premata,   Kaj plena je stranga, mirinda dezir'
Je revo mirinda pri Di' plenigata!   Ĝi vagis en mond' de sopir',
Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero   Kaj tedis al ĝi post la kant' de l' eter'
Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.   La veaj motivoj de l' ter'.
 
Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27) en Esperanton de
Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin.
  Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27) en Esperanton de
Boris Mirski.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/lermontov/angxelo.html
.