eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Vasilij Devjatnin | Anĝelo | Esperanto | Arg-2114-1039 | 2014-06-03 12:21 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 98 | Der Engel [-] | Germana | Arg-2112-1039 | 2014-06-03 17:30 Manfred | nur tiun aldonu | |
Boris Mirski | La anĝelo | Esperanto | Arg-2113-1039 | 2014-06-03 11:55 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 97 | The Angel | Angla | Arg-2111-1039 | 2014-06-03 11:29 Manfred | nur tiun aldonu | |
Михаил Лермонтов | * Ангел | Rusa | Arg-2110-1039 | 2014-06-03 12:23 Manfred | nur tiun forigu |
Михаил Лермонтов, | Михаил Лермонтов, | Михаил Лермонтов, | ||
tradukita de Vasilij Devjatnin | tradukita de Boris Mirski | |||
En mezo de nokto, en blua ĉielo, | По небу полуночи ангел летел, | Kun kanto solena en nokta ĉiel' | ||
Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo. | И тихую песню он пел, | Sin portis mirinda anĝel'; | ||
Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado | И месяц, и звезды, и тучи толпой | Kaj luno, kaj steloj, kaj nuboj en rond' | ||
Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado. | Внимали той песне святой. | Atentis la himnon de l' mond'. | ||
Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn | Он пел о блаженстве безгрешных духов | Li kantis pri vivo sen zorga ĉagren' | ||
Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn; | Под кущами райских садов, | Sub branĉoj de pura Eden'; | ||
Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera— | О Боге великом он пел, и хвала | Kaj laŭd' al keruboj, al granda Sinjor' | ||
Kaj lia laŭdado ne estis malvera. | Его непритворна была. | Elflugis sincere el kor'. | ||
Animon tre junan en brakoj li tenis; | Он душу младую в объятиях нес | En brakoj animon li portis al ter', | ||
En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis. | Для мира печали и слез; | Al mond' de malĝojo, mizer'; | ||
Kaj sono de l' kanto en juna animo | И звук его песни в душе молодой | Kaj restis la kanto en juna anim' | ||
Restadis sen vort', sed kun viva estimo. | Остался - без слов, но живой. | Sen vorto, sen unu esprim'. | ||
Tre longe en mondo ĝi estis premata, | И долго на свете томилась она, | Kaj plena je stranga, mirinda dezir' | ||
Je revo mirinda pri Di' plenigata! | Желанием чудным полна, | Ĝi vagis en mond' de sopir', | ||
Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero | И звуков небес заменить не могли | Kaj tedis al ĝi post la kant' de l' eter' | ||
Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero. | Ей скучные песни земли. | La veaj motivoj de l' ter'. | ||
Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de Михаил Лермонтов (*1814-10-15 - †1841-07-27) en Esperanton de Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938). Pri la tradukinto vidu la vikipediejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin. | Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas Михаил Лермонтов (*1814-10-15 - †1841-07-27). Pri la poeto Lermontov vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Miĥail_Lermontov. | Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de Михаил Лермонтов (*1814-10-15 - †1841-07-27) en Esperanton de Boris Mirski. Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en http://donh.best.vwh.net/Esperanto/ iteraturo/Poezio/lermontov/angxelo.html. |