Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Vasilij Devjatnin Anĝelo Esperanto Arg-2114-1039 2014-06-03 12:21 Manfred nur tiun forigu
N. N. 98 Der Engel [-] Germana Arg-2112-1039 2014-06-03 17:30 Manfred nur tiun aldonu
Boris Mirski La anĝelo Esperanto Arg-2113-1039 2014-06-03 11:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 97 The Angel Angla Arg-2111-1039 2014-06-03 11:29 Manfred nur tiun aldonu
Михаил Лермонтов * Ангел Rusa Arg-2110-1039 2014-06-03 12:23 Manfred nur tiun forigu

Михаил Лермонтов,
La anĝelo

 

Михаил Лермонтов,
Anĝelo

 

Михаил Лермонтов,
Ангел

 
tradukita de Boris Mirski   tradukita de Vasilij Devjatnin    
 
Kun kanto solena en nokta ĉiel'   En mezo de nokto, en blua ĉielo,   По небу полуночи ангел летел,
Sin portis mirinda anĝel';   Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.   И тихую песню он пел,
Kaj luno, kaj steloj, kaj nuboj en rond'   Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado   И месяц, и звезды, и тучи толпой
Atentis la himnon de l' mond'.   Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.   Внимали той песне святой.
 
Li kantis pri vivo sen zorga ĉagren'   Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn   Он пел о блаженстве безгрешных духов
Sub branĉoj de pura Eden';   Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;   Под кущами райских садов,
Kaj laŭd' al keruboj, al granda Sinjor'   Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera—   О Боге великом он пел, и хвала
Elflugis sincere el kor'.   Kaj lia laŭdado ne estis malvera.   Его непритворна была.
 
En brakoj animon li portis al ter',   Animon tre junan en brakoj li tenis;   Он душу младую в объятиях нес
Al mond' de malĝojo, mizer';   En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.   Для мира печали и слез;
Kaj restis la kanto en juna anim'   Kaj sono de l' kanto en juna animo   И звук его песни в душе молодой
Sen vorto, sen unu esprim'.   Restadis sen vort', sed kun viva estimo.   Остался - без слов, но живой.
 
Kaj plena je stranga, mirinda dezir'   Tre longe en mondo ĝi estis premata,   И долго на свете томилась она,
Ĝi vagis en mond' de sopir',   Je revo mirinda pri Di' plenigata!   Желанием чудным полна,
Kaj tedis al ĝi post la kant' de l' eter'   Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero   И звуков небес заменить не могли
La veaj motivoj de l' ter'.   Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.   Ей скучные песни земли.
 
Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27) en Esperanton de
Boris Mirski.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/lermontov/angxelo.html
.
  Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27) en Esperanton de
Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin.
  Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27).

Pri la poeto Lermontov vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Miĥail_Lermontov.