
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Vasilij Devjatnin | Anĝelo | Esperanto | Arg-2114-1039 | 2014-06-03 12:21 Manfred | nur tiun forigu | |
| N. N. 98 | Der Engel [-] | Germana | Arg-2112-1039 | 2014-06-03 17:30 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Boris Mirski | La anĝelo | Esperanto | Arg-2113-1039 | 2014-06-03 11:55 Manfred | nur tiun forigu | |
| N. N. 97 | The Angel | Angla | Arg-2111-1039 | 2014-06-03 11:29 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Михаил Лермонтов | * Ангел | Rusa | Arg-2110-1039 | 2014-06-03 12:23 Manfred | nur tiun aldonu |
Михаил Лермонтов, | Михаил Лермонтов, | |
| tradukita de Boris Mirski | tradukita de Vasilij Devjatnin | |
| Kun kanto solena en nokta ĉiel' | En mezo de nokto, en blua ĉielo, | |
| Sin portis mirinda anĝel'; | Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo. | |
| Kaj luno, kaj steloj, kaj nuboj en rond' | Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado | |
| Atentis la himnon de l' mond'. | Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado. | |
| Li kantis pri vivo sen zorga ĉagren' | Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn | |
| Sub branĉoj de pura Eden'; | Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn; | |
| Kaj laŭd' al keruboj, al granda Sinjor' | Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera— | |
| Elflugis sincere el kor'. | Kaj lia laŭdado ne estis malvera. | |
| En brakoj animon li portis al ter', | Animon tre junan en brakoj li tenis; | |
| Al mond' de malĝojo, mizer'; | En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis. | |
| Kaj restis la kanto en juna anim' | Kaj sono de l' kanto en juna animo | |
| Sen vorto, sen unu esprim'. | Restadis sen vort', sed kun viva estimo. | |
| Kaj plena je stranga, mirinda dezir' | Tre longe en mondo ĝi estis premata, | |
| Ĝi vagis en mond' de sopir', | Je revo mirinda pri Di' plenigata! | |
| Kaj tedis al ĝi post la kant' de l' eter' | Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero | |
| La veaj motivoj de l' ter'. | Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero. | |
| Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de Михаил Лермонтов (*1814-10-15 - †1841-07-27) en Esperanton de Boris Mirski. Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en http://donh.best.vwh.net/Esperanto/ iteraturo/Poezio/lermontov/angxelo.html. | Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de Михаил Лермонтов (*1814-10-15 - †1841-07-27) en Esperanton de Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938). Pri la tradukinto vidu la vikipediejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin. |