Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Vasilij Devjatnin Anĝelo Esperanto Arg-2114-1039 2014-06-03 12:21 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 98 Der Engel [-] Germana Arg-2112-1039 2014-06-03 17:30 Manfred nur tiun aldonu
Boris Mirski La anĝelo Esperanto Arg-2113-1039 2014-06-03 11:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 97 The Angel Angla Arg-2111-1039 2014-06-03 11:29 Manfred nur tiun aldonu
Михаил Лермонтов * Ангел Rusa Arg-2110-1039 2014-06-03 12:23 Manfred nur tiun forigu

Михаил Лермонтов,
La anĝelo

 

Михаил Лермонтов,
Ангел

 
tradukita de Boris Mirski    
 
Kun kanto solena en nokta ĉiel'   По небу полуночи ангел летел,
Sin portis mirinda anĝel';   И тихую песню он пел,
Kaj luno, kaj steloj, kaj nuboj en rond'   И месяц, и звезды, и тучи толпой
Atentis la himnon de l' mond'.   Внимали той песне святой.
 
Li kantis pri vivo sen zorga ĉagren'   Он пел о блаженстве безгрешных духов
Sub branĉoj de pura Eden';   Под кущами райских садов,
Kaj laŭd' al keruboj, al granda Sinjor'   О Боге великом он пел, и хвала
Elflugis sincere el kor'.   Его непритворна была.
 
En brakoj animon li portis al ter',   Он душу младую в объятиях нес
Al mond' de malĝojo, mizer';   Для мира печали и слез;
Kaj restis la kanto en juna anim'   И звук его песни в душе молодой
Sen vorto, sen unu esprim'.   Остался - без слов, но живой.
 
Kaj plena je stranga, mirinda dezir'   И долго на свете томилась она,
Ĝi vagis en mond' de sopir',   Желанием чудным полна,
Kaj tedis al ĝi post la kant' de l' eter'   И звуков небес заменить не могли
La veaj motivoj de l' ter'.   Ей скучные песни земли.
 
Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27) en Esperanton de
Boris Mirski.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/lermontov/angxelo.html
.
  Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27).

Pri la poeto Lermontov vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Miĥail_Lermontov.