Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Devjatnin, Vasilij Anĝelo Esperanto Arg-2114-1039 2014-06-03 12:21 Manfred nur tiun aldonu
Mirski, Boris La anĝelo Esperanto Arg-2113-1039 2014-06-03 11:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 97 The Angel Angla Arg-2111-1039 2014-06-03 11:29 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 98 Der Engel [-] Germana Arg-2112-1039 2014-06-03 17:30 Manfred nur tiun aldonu
Лермонтов, Михаил * Ангел Rusa Arg-2110-1039 2014-06-03 12:23 Manfred nur tiun aldonu

Михаил Лермонтов,
La anĝelo

 
tradukita de Boris Mirski
 
Kun kanto solena en nokta ĉiel'
Sin portis mirinda anĝel';
Kaj luno, kaj steloj, kaj nuboj en rond'
Atentis la himnon de l' mond'.
 
Li kantis pri vivo sen zorga ĉagren'
Sub branĉoj de pura Eden';
Kaj laŭd' al keruboj, al granda Sinjor'
Elflugis sincere el kor'.
 
En brakoj animon li portis al ter',
Al mond' de malĝojo, mizer';
Kaj restis la kanto en juna anim'
Sen vorto, sen unu esprim'.
 
Kaj plena je stranga, mirinda dezir'
Ĝi vagis en mond' de sopir',
Kaj tedis al ĝi post la kant' de l' eter'
La veaj motivoj de l' ter'.
 
Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27) en Esperanton de
Boris Mirski.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/lermontov/angxelo.html
.