Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 97 The Angel Angla Arg-2111-1039 2014-06-03 11:29 Manfred nur tiun aldonu
Vasilij Devjatnin Anĝelo Esperanto Arg-2114-1039 2014-06-03 12:21 Manfred nur tiun forigu
Boris Mirski La anĝelo Esperanto Arg-2113-1039 2014-06-03 11:55 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 98 Der Engel [-] Germana Arg-2112-1039 2014-06-03 17:30 Manfred nur tiun forigu
Михаил Лермонтов * Ангел Rusa Arg-2110-1039 2014-06-03 12:23 Manfred nur tiun aldonu

Михаил Лермонтов,
Der Engel

 

Михаил Лермонтов,
Anĝelo

 
tradukita de N. N. 98   tradukita de Vasilij Devjatnin
 
Argiope-informo:   En mezo de nokto, en blua ĉielo,
La aspekto de tiu ĉi versio estas barita.   Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.
Supozeble la aŭtoro decidis tion.   Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado
    Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.
 
Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27) en la Germanan de
N. N. 98.

Tiu ĉi poem-germanigo troviĝas en la
retejo
http://maschas-buch.blogspot.de/2011/09/lermontov-der-engel.html.
Vidu ankau: http://home.arcor.de/berick/illeguan/lermont1.htm.
  Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn
    Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;
    Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera—
    Kaj lia laŭdado ne estis malvera.
 
    Animon tre junan en brakoj li tenis;
    En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.
    Kaj sono de l' kanto en juna animo
    Restadis sen vort', sed kun viva estimo.
 
    Tre longe en mondo ĝi estis premata,
    Je revo mirinda pri Di' plenigata!
    Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero
    Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.
 
    Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27) en Esperanton de
Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin.