Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Vasilij Devjatnin Anĝelo Esperanto Arg-2114-1039 2014-06-03 12:21 Manfred nur tiun forigu
N. N. 98 Der Engel [-] Germana Arg-2112-1039 2014-06-03 17:30 Manfred nur tiun aldonu
Boris Mirski La anĝelo Esperanto Arg-2113-1039 2014-06-03 11:55 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 97 The Angel Angla Arg-2111-1039 2014-06-03 11:29 Manfred nur tiun aldonu
Михаил Лермонтов * Ангел Rusa Arg-2110-1039 2014-06-03 12:23 Manfred nur tiun forigu

Михаил Лермонтов,
Anĝelo

 

Михаил Лермонтов,
Ангел

 
tradukita de Vasilij Devjatnin    
 
En mezo de nokto, en blua ĉielo,   По небу полуночи ангел летел,
Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.   И тихую песню он пел,
Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado   И месяц, и звезды, и тучи толпой
Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.   Внимали той песне святой.
 
Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn   Он пел о блаженстве безгрешных духов
Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;   Под кущами райских садов,
Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera—   О Боге великом он пел, и хвала
Kaj lia laŭdado ne estis malvera.   Его непритворна была.
 
Animon tre junan en brakoj li tenis;   Он душу младую в объятиях нес
En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.   Для мира печали и слез;
Kaj sono de l' kanto en juna animo   И звук его песни в душе молодой
Restadis sen vort', sed kun viva estimo.   Остался - без слов, но живой.
 
Tre longe en mondo ĝi estis premata,   И долго на свете томилась она,
Je revo mirinda pri Di' plenigata!   Желанием чудным полна,
Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero   И звуков небес заменить не могли
Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.   Ей скучные песни земли.
 
Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27) en Esperanton de
Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin.
  Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27).

Pri la poeto Lermontov vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Miĥail_Lermontov.