Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 95 Convalle in rorata Latina Arg-2103-1035 2014-05-31 18:16 Manfred nur tiun aldonu
Joseph Freiherr von Eichendorff * In einem kühlen Grunde Germana Arg-2100-1035 2014-05-31 17:39 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 94 In frigida convalle Latina Arg-2102-1035 2014-05-31 18:12 Manfred nur tiun forigu
Chr. Pfeufer La rompiĝinta ringeto Esperanto Arg-2101-1035 2014-05-31 17:34 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
La rompiĝinta ringeto

 

Joseph Freiherr von Eichendorff,
In frigida convalle

 
tradukita de Chr. Pfeufer   tradukita de N. N. 94
 
En ombra valo turnas   1. In frigida convalle
muela rado sin.   Rota molaris it,
Jen loĝis mia kara -   Amata ibi degens
ŝi nun forlasis min.   Nostra evanuit.
 
Fidelon ŝi promesis,   2. Pollicita mi fidem
ringeton donis ŝi:   Mi dedit annulum,
Fidelon ŝi forgesis,   Fide sed ista laesa,
rompiĝis ring' de mi.   Fractum est vinculum.
 
Migradi mi dezirus   3. Nunc ludens proficiscor
for, kiel muzikant';   In orbem maximum
kaj kie ajn mi irus,   Et canto meos modos
resonus mia kant'.   De domo ad domum.
 
Mi volus bataladi,   4. Nunc in cruentam pugnam
rajdante tra l'kampar',   Eques citus volem,
ĉe l'fajro dormkuŝadi   Obscura nocte circum
dum nokt' en la tendar'.   Mutos ignes cubem!
 
La rado plu rondiras;   5. Cum audio molarem,
revante aŭdas mi.   Ignoro quid faciam -
La morton mi sopiras,   Gratissimum est mori,
kvieton donus ĝi.   Ut semper sileam.
 
Traduko de la Germana poemo "In einem
kühlen Grunde" de Joseph Freiherr von
Eichendorff (*1788-03-10 - †1857-11-26)
en Esperanton de Chr. Pfeufer.

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann, sur la paĝo 22 kaj 23.
Erare estas indikite tie, ke la poeziaĵon
verkis Wilhelm Müller.
  Traduko de la Germana poemo "In einem
kühlen Grunde" de Joseph Freiherr von
Eichendorff (*1788-03-10 - †1857-11-26)
en la Latinan de N. N. 94.

Tiu ĉi latinigo troviĝas en
http://ingeb.org/Lieder/ineinemk.html.