Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Eltrinku la vinon Esperanto Arg-2090-1030 2014-05-30 10:37 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Nun estu trinkata Esperanto 2014 Arg-2265-1030 2015-01-28 00:00 Manfred nur tiun aldonu
Justinus Kerner * Wohl auf noch getrunken Germana 1809 Arg-2089-1030 2015-01-27 23:51 Manfred nur tiun aldonu

Justinus Kerner,
Eltrinku la vinon

 
tradukita de Ludwig Emil Meier
 
Eltrinku la vinon, foriras nun mi;
adiaŭ, karuloj, en hejm' tie ĉi!
Adiaŭ, vi montoj, gepatra tegment',
perforte fortiras min freŝa la vent'.
 
La suno ne restas ĉe sama stelar',
trans landojn ĝi migras kaj super la mar'.
La ondoj ne haltas ĉe sia la bord',
la ventoj forkuras muĝante kun fort'.
 
Kun nuboj rapidaj la bird' flugas for,
al landoj tutfremdaj ĝin tiras la kor'.
Kaj tiel junulo migremas sen fin',
simila al tero, al sia patrin'.
 
Salutas lin sonoj konataj trans mar',
de l'hejm' alfluginta kantanta birdar';
Lin tuŝas de floroj intima odor',
la ventoj patrujaj alblovas ĝin for.
 
La birdojn li konas el sia hejmland',
la florojn li iam kolektis, amant';
kaj amo lin sekvas, sekreta mister',
lin faras enhejma sur fremda la ter'.
 
Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch
getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18
- †1862-02-21) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.
La esperantigon de tiu ĉi kanto mi,
Manfred Retzlaff, trovis en la libreto
"Internacia Kantaro", eldonita en 1922 de
la eldonejo Ferdinand Hirt u. Sohn en
Lepsiko (Leipzig), Germanio.