
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Agnes B. Deans | Diru la historion pri Kristo nun al mi | Esperanto | Arg-2081-1026 | 2014-05-28 09:28 Manfred | nur tiun forigu | |
| Arabella Katherine Hankey | * Tell me the old, old story | Angla | Arg-2080-1026 | 2014-05-28 09:48 Manfred | nur tiun aldonu |
Arabella Katherine Hankey, |
| tradukita de Agnes B. Deans |
| Diru la historion pri Kristo nun al mi; |
| Rakontu plene ĉion pri lia am' por ni. |
| Kvazaŭ al juninfano rakontu simple ĝin— |
| Anima la malsano jam ellacigis min. |
| Karan la historion, karan la historion, |
| Karan la historion rakontu nun al mi. |
| Klare kaj malrapide vi komprenigu min |
| Pri Dia elaĉeto por senpekigi nin, |
| Por ke la scio bena restadu en memor': |
| La roso frumatena tagmeze pasas for. |
| Karan la historion, karan la historion, |
| Karan la historion rakontu nun al mi. |
| Pri la Animsavinto solene diru vi; |
| Mi estas la pekinto por kiu mortis li. |
| Ĉiam pri li parolu kun amo kaj fervor', |
| Kaj tiel min konsolu, se premas min dolor'. |
| Karan la historion, karan la historion, |
| Karan la historion rakontu nun al mi. |
| Diru la saman veron, se iam timos vi, |
| Ke vantan mondprosperon tro kare gajnas mi. |
| Kiam, en la horo, Jordano frontos min, |
| Mi aŭdu en la gloro: "Jesuo savas vin". |
| Karan la historion, karan la historion, |
| Karan la historion rakontu nun. |
| Traduko de la Angla poemo "Tell me the old, old story" de Arabella Katherine Hankey (*1834 - †1911) en Esperanton de Agnes B. Deans. |