Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Caroline Keppel * Robin Adair Angla Arg-2077-1025 2014-05-27 15:55 Manfred nur tiun aldonu
Adela Schafer Sen la karul' Esperanto Arg-2078-1025 2014-05-28 13:34 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Gerhard Treu und herzinniglich Germana 1826 Arg-2079-1025 2014-05-27 15:42 Manfred nur tiun forigu

Caroline Keppel,
Sen la karul'

 

Caroline Keppel,
Treu und herzinniglich

 
tradukita de Adela Schafer   tradukita de Wilhelm Gerhard
 
    Robin Adair
 
Ĉio tedegas min -   Treu und herzinniglich,
forestas li!   Robin Adair,
Ĉio malplaĉas nun   tausendmal grüss´ ich dich,
sen simpati'.   Robin Adair!
 
Ĝojo kaj feliĉec'   Hab´ ich doch manche Nacht
forflugis pro tedec';   schlummerlos hingebracht,
ho, mi ploregas nun   immer an dich gedacht,
sen la karul'.   Robin Adair!
 
Ĝaje moviĝis mi   Dort an dem Klippenhang,
en la dancad';   Robin Adair,
kun li koncervesper'   rief ich oft still und bang:
estis ĝuad'.   Robin Adair!
 
Sed post la ekforir'   Fort von dem wilden Meer
regadis min dezir',   falsch ist es, liebeleer,
kaj sopiradis mi   macht nur das Herze schwer,
al la karul'.   Robin Adair!
 
Min, kruelulo , nun   Mancher wohl warb um mich,
ne amas vi!   Robin Adair!
Kial forflugis jam   Treu aber liebt' ich dich,
korsimpati'?   Robin Adair!
 
Lin eĉ en malesper'   Mögen sie andre frei'n
nur amas mi sur ter',   will ja nur dir allein
kaj restas kun mizer'   Leben und Liebe weih'n,
sen la karul'.   Robin Adair!
 
  Traduko de la Angla poemo "Robin Adair"
de Caroline Keppel (*1734 - †1769)
en la Germanan de Wilhelm Gerhard
(*1780-11-29 - †1858-10-02) en
1826.

Tiu ĉi kanto-teksto troviĝas en
http://www.volksliederarchiv.de/text2030.html.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_Gerhard.
Traduko de la Angla poemo "Robin Adair"
de Caroline Keppel (*1734 - †1769)
en Esperanton de Adela Schafer.

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio, sur la paĝo 50 kaj 51. La
kantojn kolektis kaj eldonis Paul Bennemann.
Tie estas, verŝajne erare, indikite, ke
la origina angla-lingva teksto estas
verkita de la skota poeto Robert Burns.