Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Ein Fichtenbaum steht einsam Germana Arg-2072-1023 2014-05-23 14:24 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof En nord' unu pino Esperanto Arg-2073-1023 2014-05-23 14:27 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof En nord' unu pino en solo Esperanto Arg-2074-1023 2014-05-23 14:39 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Pillath Pinarbo staras sola Esperanto Arg-2287-1023 2015-03-19 16:43 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
En nord' unu pino en solo

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Iomete ŝanĝita versio
 
En nord' unu pino en solo
Dormetas sur nuda altaĵ;'
Glacio kaj neĝa tavolo
Ĝin kovras per tomba tolaĵ'.
 
Ĝi sonĝas, ke palmo gracia
Ĝi estas en orient',
Eterne pri lando alia
Sopiras ĝi en silent'.
 
Traduko de la Germana poemo "Ein Fichtenbaum
steht einsam" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Mi, Manfred Retzlaff, aliigis en 2014-05-23
la Zamenhofan tradukon tiel, ke la rim-skemo
estas la sama kiel en la germana originalo.