Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun forigu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun forigu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Roz' sur erikejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Rozeto en herbejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
La rozeto

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Knab' rozeton vidis li

 
tradukita de Konrad Matheus   tradukita de Gotthilf Sellin   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Joachim Gießner
 
Vidiĝis eta ruĝa roz’   Knab' rozeton vidis li,   Knabo vidis – jen rozeto   Knab’ rozeton vidis li;
de knab‘, sur erikejo.   Vidis en herbejo;   Sur la kampo staras;   erikeja floro.
Ĝi belis en matena ros’.   Estis juna, bela ĝi,   Bela, juna la floreto . . .   Juna, bela estis ĝi.
Hastis li al juna ŝos’   Por ĝin vidi kuris li,   Vive kuras la knabeto,   Por admiri kuris li
admiri ĝin kun ĝojego.   Vidis kun ĝojego.   Ĝojas, miras, flaras.   ĝoje kun adoro.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Roz', rozeto, ruĝa roz',   Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
roz’ sur erikejo.   Rozo en herbejo.   Kiel infanet'.   erikeja floro.
 
Diris knab’: “Mi rompos vin,   Diris knab': mi rompos vin,   Knabo diris : « mi eltiros   Diris knab’: „Mi rompos vin,
rozo sur erikejo.”   Rozon en herbejo,   Belulinon mian »;   vi rozeta floro“.
Diris roz’: “Dorn’ pikos vin,   Diris roz': mi pikos vin,   Floro diris : « vi foriros, –   Diris roz’: „Mi pikos vin,
por ke vi ne forgesu min.   Ĉiam vi memoros min,   Per pikiloj mi disŝiros   ke vi ne forgesos min,
Al mi ne estu sufero.   Mi ne ĝin permesos.   Tuj la manon vian ».   premas min doloro.“.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Roz', rozeto, ruĝa roz',   Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
roz’ sur erikejo.   Rozo en herbejo.   Kiel infanet'.   erikeja floro.
 
Kaj knab’ sovaĝa rompis ĝin,   Knab' sovaĝa rompis ĝin,   La sovaĝa knab' ridante   Knab’ sovaĝa rompis ĝin;
rozon sur erikejo.   Rozon en herbejo;   La rozeton prenis, –   erikeja floro.
En defend’ roz’ pikis lin.   Kvankam roz' defendis sin,   La floreto batalante   Rozo ja defendis sin
Sed ve’ kaj aĥ’ ne helpis ĝin.   En koler' ĝi pikis lin,   Sin defendis pikadante,   kaj sufere pikis lin,
Venis sort’ sen tolero.   Tamen morti devis.   Sed la sorto venis.   ne utilis ploro.
Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Roz', rozeto, ruĝa roz',   Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
roz’ sur erikejo.   Rozo en herbejo.   Kiel infanet'.   erikeja floro.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Konrad Matheus.

S-ano Konrad Matheus loĝas en Mühlenweg
20, D-33038 Nieheim, Germanio.

  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Gotthilf Sellin (*1844-05-18 -
†1921-10-09).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://kantaro.ikso.net/rozeto_en_herbejo.
Tie oni povas aŭdi ankaŭ la melodion.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Gotthilf_Sellin.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas
en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://arkivo.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.