Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Dornrozeto

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Roz' sur erikejo

 
tradukita de Kálmán Kalocsay   tradukita de Konrad Matheus
 
Vidis knab': Jen, juna flor'!   Vidiĝis eta ruĝa roz’
Rozujet' kampara!   de knab‘, sur erikejo.
Bela, kiel la aŭror'!   Ĝi belis en matena ros’.
Li alkuris ĝoje por   Hastis li al juna ŝos’
Vidi, kiel kara!   admiri ĝin kun ĝojego.
Rozo, rozo, ruĝa roz',   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,
Rozujet' kampara.   roz’ sur erikejo.
 
Diris knab': Mi volas vin,   Diris knab’: “Mi rompos vin,
Rozujet' kampara.   rozo sur erikejo.”
Diris roz': Mi boras vin,   Diris roz’: “Dorn’ pikos vin,
Ĉiam vi memoras min,   por ke vi ne forgesu min.
Pro l' dolor' amara.   Al mi ne estu sufero.
Rozo, rozo, ruĝa roz',   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,
Rozujet' kampara.   roz’ sur erikejo.
 
Knabo rozon ŝiris do   Kaj knab’ sovaĝa rompis ĝin,
De l' rozuj' kampara,   rozon sur erikejo.
Ĝi, defende, pikis tro!   En defend’ roz’ pikis lin.
Sed ne helpis ve kaj ho   Sed ve’ kaj aĥ’ ne helpis ĝin.
Kontraŭ vol' barbara.   Venis sort’ sen tolero.
Rozo, rozo, ruĝa roz',   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,
Rozujet' kampara.   roz’ sur erikejo.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie
en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Konrad Matheus.

S-ano Konrad Matheus loĝas en Mühlenweg
20, D-33038 Nieheim, Germanio.