Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Knab' rozeton vidis li

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Dornrozeto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Knab’ rozeton vidis li;   Vidis knab': Jen, juna flor'!
erikeja floro.   Rozujet' kampara!
Juna, bela estis ĝi.   Bela, kiel la aŭror'!
Por admiri kuris li   Li alkuris ĝoje por
ĝoje kun adoro.   Vidi, kiel kara!
Rozo, rozo, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz',
erikeja floro.   Rozujet' kampara.
 
Diris knab’: „Mi rompos vin,   Diris knab': Mi volas vin,
vi rozeta floro“.   Rozujet' kampara.
Diris roz’: „Mi pikos vin,   Diris roz': Mi boras vin,
ke vi ne forgesos min,   Ĉiam vi memoras min,
premas min doloro.“.   Pro l' dolor' amara.
Rozo, rozo, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz',
erikeja floro.   Rozujet' kampara.
 
Knab’ sovaĝa rompis ĝin;   Knabo rozon ŝiris do
erikeja floro.   De l' rozuj' kampara,
Rozo ja defendis sin   Ĝi, defende, pikis tro!
kaj sufere pikis lin,   Sed ne helpis ve kaj ho
ne utilis ploro.   Kontraŭ vol' barbara.
Rozo, rozo, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz',
erikeja floro.   Rozujet' kampara.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://arkivo.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie
en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm.