Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun forigu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Knab' rozeton vidis li

 

Johann Wolfgang von Goethe,
La rozeto

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Dornrozeto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Knab’ rozeton vidis li;   Knabo vidis – jen rozeto   Vidis knab': Jen, juna flor'!
erikeja floro.   Sur la kampo staras;   Rozujet' kampara!
Juna, bela estis ĝi.   Bela, juna la floreto . . .   Bela, kiel la aŭror'!
Por admiri kuris li   Vive kuras la knabeto,   Li alkuris ĝoje por
ĝoje kun adoro.   Ĝojas, miras, flaras.   Vidi, kiel kara!
Rozo, rozo, ruĝa roz’,   Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz',
erikeja floro.   Kiel infanet'.   Rozujet' kampara.
 
Diris knab’: „Mi rompos vin,   Knabo diris : « mi eltiros   Diris knab': Mi volas vin,
vi rozeta floro“.   Belulinon mian »;   Rozujet' kampara.
Diris roz’: „Mi pikos vin,   Floro diris : « vi foriros, –   Diris roz': Mi boras vin,
ke vi ne forgesos min,   Per pikiloj mi disŝiros   Ĉiam vi memoras min,
premas min doloro.“.   Tuj la manon vian ».   Pro l' dolor' amara.
Rozo, rozo, ruĝa roz’,   Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz',
erikeja floro.   Kiel infanet'.   Rozujet' kampara.
 
Knab’ sovaĝa rompis ĝin;   La sovaĝa knab' ridante   Knabo rozon ŝiris do
erikeja floro.   La rozeton prenis, –   De l' rozuj' kampara,
Rozo ja defendis sin   La floreto batalante   Ĝi, defende, pikis tro!
kaj sufere pikis lin,   Sin defendis pikadante,   Sed ne helpis ve kaj ho
ne utilis ploro.   Sed la sorto venis.   Kontraŭ vol' barbara.
Rozo, rozo, ruĝa roz’,   Sur la kampo la rozet'   Rozo, rozo, ruĝa roz',
erikeja floro.   Kiel infanet'.   Rozujet' kampara.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://arkivo.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas
en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie
en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm.