Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Knab' rozeton vidis li

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Knab’ rozeton vidis li;
erikeja floro.
Juna, bela estis ĝi.
Por admiri kuris li
ĝoje kun adoro.
Rozo, rozo, ruĝa roz’,
erikeja floro.
 
Diris knab’: „Mi rompos vin,
vi rozeta floro“.
Diris roz’: „Mi pikos vin,
ke vi ne forgesos min,
premas min doloro.“.
Rozo, rozo, ruĝa roz’,
erikeja floro.
 
Knab’ sovaĝa rompis ĝin;
erikeja floro.
Rozo ja defendis sin
kaj sufere pikis lin,
ne utilis ploro.
Rozo, rozo, ruĝa roz’,
erikeja floro.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://arkivo.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.