Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun forigu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Rozeto en herbejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Knab' rozeton vidis li

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Roz' sur erikejo

 
tradukita de Gotthilf Sellin   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Konrad Matheus
 
Knab' rozeton vidis li,   Knab’ rozeton vidis li;   Vidiĝis eta ruĝa roz’
Vidis en herbejo;   erikeja floro.   de knab‘, sur erikejo.
Estis juna, bela ĝi,   Juna, bela estis ĝi.   Ĝi belis en matena ros’.
Por ĝin vidi kuris li,   Por admiri kuris li   Hastis li al juna ŝos’
Vidis kun ĝojego.   ĝoje kun adoro.   admiri ĝin kun ĝojego.
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,
Rozo en herbejo.   erikeja floro.   roz’ sur erikejo.
 
Diris knab': mi rompos vin,   Diris knab’: „Mi rompos vin,   Diris knab’: “Mi rompos vin,
Rozon en herbejo,   vi rozeta floro“.   rozo sur erikejo.”
Diris roz': mi pikos vin,   Diris roz’: „Mi pikos vin,   Diris roz’: “Dorn’ pikos vin,
Ĉiam vi memoros min,   ke vi ne forgesos min,   por ke vi ne forgesu min.
Mi ne ĝin permesos.   premas min doloro.“.   Al mi ne estu sufero.
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,
Rozo en herbejo.   erikeja floro.   roz’ sur erikejo.
 
Knab' sovaĝa rompis ĝin,   Knab’ sovaĝa rompis ĝin;   Kaj knab’ sovaĝa rompis ĝin,
Rozon en herbejo;   erikeja floro.   rozon sur erikejo.
Kvankam roz' defendis sin,   Rozo ja defendis sin   En defend’ roz’ pikis lin.
En koler' ĝi pikis lin,   kaj sufere pikis lin,   Sed ve’ kaj aĥ’ ne helpis ĝin.
Tamen morti devis.   ne utilis ploro.   Venis sort’ sen tolero.
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,
Rozo en herbejo.   erikeja floro.   roz’ sur erikejo.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Gotthilf Sellin (*1844-05-18 -
†1921-10-09).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://kantaro.ikso.net/rozeto_en_herbejo.
Tie oni povas aŭdi ankaŭ la melodion.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Gotthilf_Sellin.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://arkivo.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Konrad Matheus.

S-ano Konrad Matheus loĝas en Mühlenweg
20, D-33038 Nieheim, Germanio.