Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun forigu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
La rozeto

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Roz' sur erikejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Dornrozeto

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Konrad Matheus   tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Knabo vidis – jen rozeto   Vidiĝis eta ruĝa roz’   Vidis knab': Jen, juna flor'!
Sur la kampo staras;   de knab‘, sur erikejo.   Rozujet' kampara!
Bela, juna la floreto . . .   Ĝi belis en matena ros’.   Bela, kiel la aŭror'!
Vive kuras la knabeto,   Hastis li al juna ŝos’   Li alkuris ĝoje por
Ĝojas, miras, flaras.   admiri ĝin kun ĝojego.   Vidi, kiel kara!
Sur la kampo la rozet'   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Kiel infanet'.   roz’ sur erikejo.   Rozujet' kampara.
 
Knabo diris : « mi eltiros   Diris knab’: “Mi rompos vin,   Diris knab': Mi volas vin,
Belulinon mian »;   rozo sur erikejo.”   Rozujet' kampara.
Floro diris : « vi foriros, –   Diris roz’: “Dorn’ pikos vin,   Diris roz': Mi boras vin,
Per pikiloj mi disŝiros   por ke vi ne forgesu min.   Ĉiam vi memoras min,
Tuj la manon vian ».   Al mi ne estu sufero.   Pro l' dolor' amara.
Sur la kampo la rozet'   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Kiel infanet'.   roz’ sur erikejo.   Rozujet' kampara.
 
La sovaĝa knab' ridante   Kaj knab’ sovaĝa rompis ĝin,   Knabo rozon ŝiris do
La rozeton prenis, –   rozon sur erikejo.   De l' rozuj' kampara,
La floreto batalante   En defend’ roz’ pikis lin.   Ĝi, defende, pikis tro!
Sin defendis pikadante,   Sed ve’ kaj aĥ’ ne helpis ĝin.   Sed ne helpis ve kaj ho
Sed la sorto venis.   Venis sort’ sen tolero.   Kontraŭ vol' barbara.
Sur la kampo la rozet'   Ruĝa, ruĝa, ruĝa roz’,   Rozo, rozo, ruĝa roz',
Kiel infanet'.   roz’ sur erikejo.   Rozujet' kampara.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas
en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Konrad Matheus.

S-ano Konrad Matheus loĝas en Mühlenweg
20, D-33038 Nieheim, Germanio.

  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie
en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm.